Dan GORLIN (n. la 15-an de marto 1954) estas videoluda programisto kaj dezajnisto, plej konata pro sia Apple II-ludo Choplifter en 1982, en kiu la ludanto pilotas helikopteron por savi ostaĝojn. Lia sekva Apple II-ludo, Airheart (1987), postulis tri jarojn antaŭ kompletigo. Kvankam teknike avangarda, ĝi ne ricevis tiom bonan akcepton kiel Choplifter. Gorlin cetere verkis la daŭrigon de Airheart por Atari ST : Typhoon Thompson (1988). Ĉiuj tri ludoj estis eldonitaj de Broderbund.

Dan Gorlin
Persona informo
Naskiĝo 15-a de marto 1954
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Choplifter
vdr

Gorlin instruas kaj prezentas okcident-afrikan dancon kaj tamburadon kun la organizaĵo Alokli West African Dance, kiun li direktas ekde 1985.[1]

Referencoj

redakti
  NODES