Danilo Türk
Danilo TÜRK (naskiĝis la 19-an de februaro 1952 en Maribor) estas slovena juristo, diplomato kaj politikisto.
Li estis elektita nova prezidanto de Slovenio la 11-an de novembro 2007. Li enoficiĝis kiel posteulo de Janez Drnovšek la 23-an de decembro 2007.
Biografio
redaktiTürk studis en la Universitato de Ljubljana jursciencon kaj iĝis tie docento (ekde 1978), poste orda profesoro pri internacia juro (ekde 1995). Li estis inter 1992 kaj 2000 ambasadoro de Slovenio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Komence de 2000 li iĝis politika asistanto de Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN (ĝis 2005).
Oni elektis lin prezidanto de Slovenio en novembro 2007.
Verko
redakti- Načelo neintervencije v mednarodnih odnosih in v mednarodnem pravu, 1984