Internacia datlinio
Internacia datlinio estas internacie interkonsentita linio sur la mapo de horzonoj, trairanta pli-malpli laŭ la meridiano de 180 gradoj, ĉirkaŭiranta ĉiujn civilizaciitajn regionojn. Kiam oni transiras la internacian datlinion, ŝanĝiĝas la dato. Oriente de la linio estas la dato je unu tago malpli ol en la okcidenta flanko. Tial transirante la linion deokcidente orienten oni subtrahas unu tagon (ripetas la saman tagon en la kalendaro), kaj en la mala direkto (deoriente okcidenten) aldonas unu tagon (transsaltas unu tagon en la kalendaro), ĉar, pro la rotacio de la planedo, la landoj lokataj tuje okcidente de la datlinio estas la unuaj kiuj ŝanĝas meznokte sian tagon.
Historiaj ŝanĝoj
redaktiFilipinoj, kiel parto de la Nova Hispanio ekde la 16-a jarcento, sopiradis por havi sian plej gravan komunikadon kun Akapulko en Meksiko, kaj estis sekve kunigitaj al la orienta flanko de la datlinio, malgraŭ sia geografia loko for (je kvar horoj de suna tempo fore ) de ties okcidenta rando de la Pacifiko. Kiam estis 00:01 de mardo en Londono, estis 17:21 de lundo en Akapulko, kaj proksimume 08:05 de lundo en Manilo. Sed dum la 1840-aj jaroj, komercaj interesoj turnis al Ĉinio la Nederlandan Hindion kaj la apudajn areojn, kaj Filipinoj re-aliĝis al la okcidenta flanko de la datlinio. La lundo de la 30-a de decembro 1844 (la 365-a tago de la jaro estis konsiderita ties lasta tago, malgraŭ ke ĝi estis superjaro) estis sekvita de la merkredo de la 1-a januaro 1845[1].
Rusoj enlokiĝis ĝis la nordokcidenta parto de Nordameriko, veninte de Siberio. La datlinio sekvis difinitan limon inter rusa Alasko kaj brita Nordameriko. En 1867, Usono aĉetis tiun rusan Amerikon, dum tia nomita Alasko tago, kiu estis vendredo la 6-a de oktobro 1867, laŭ la azia julia kalendaro (iam uzita de Rusio), kaj ankaŭ estis la 18-a de oktobro laŭ la amerika gregoria kalendaro.
La dato de Samoa Insularo ŝanĝiĝis en 1892, ok jaroj post la internacian konferencon, kiu kvidis al fakta evoluo de la datlinio, okcidenten de la lando. Reĝo Malietoa Laupepa estis persvadita, fare de amerikaj komercistoj, por adopti la amerikan daton, estante tri horoj malantaŭ Kalifornio, kaj anstataŭigi la antaŭan azian daton, estante kvar horoj antaŭ Japanio. La ŝanĝo estis farite ĉe la fino de la lundo, la 4-a de julio 1892, tiel ke tiu jaro havis 367 tagojn (1892 estis supejaro), inkluzive de du lundoj de 4 julio[2][3].
La Respubliko de Kiribato enkondukis ŝanĝon de dato por ĝia orienta duono, la 1-an de januaro 1995, de horzono -11 kaj -10 al +13 kaj +14. Antaŭ tio, la lando estis dividita per la datlinio. Post la ŝanĝo, la datlinio oriente ĉirkaŭiris tiun landon. Sed la plej multaj maparoj daŭre ignoras la ŝanĝon de la kiribatan dalinio, kaj reprezentas la internacian datlinion kiel rekton, en la kiribata areo[4].
En 2011, pli ol 119 jaroj post la orienta ŝanĝo de 1892, Samoo movis denove al la okcidenta flanko de la datlinio, transsaltante la vendredon de la 30-a de decembro 2011[2][5]. Tio ŝanĝis la horzonon de UTC-11 al UTC+13. La internacia datlinio pasas inter Samoo kaj Amerikana Samoo, tiu lasta plu sekvas la amerikan daton. Samoo plenumis tian ŝanĝon, ĉar Aŭstralio kaj Novzelando estas ĝiaj precipaj komercaj partneroj, kaj ĝi ankaŭ enhavas gravajn kunularojn de elmigrintoj.
Tokelao, teritorio de Nov-Zelando ( norde de Samoo), kiu antaŭe uzis UTC-10, ankaŭ trapasis la datlinion samtempe, pro samaj kialoj, kaj nun sekvas UTC+14[6].
Referencoj
redakti- ↑ (angle) R. H. van Gent. (laste atingita je la 30-a de decembro 2011) A History of the International Date Line. Staff.science.uu.nl. (Historio de la internacia datlinio)
- ↑ 2,0 2,1 (angle) McLean, Tamara, "Samoa's dateline jump passes into law (Leĝigo de la ŝanĝo de datlinio por Samoa)", Australian Associated Press via the Herald Sun. Kontrolita la 11-a de aŭgusto 2011.
- ↑ (angle) (Samoo konfirmas ŝanĝon de datlinio) Borneo Post online. Laste atingita la 11-a de aŭgusto 2011.
- ↑ (angle) Ariel, Avraham; Berger, Nora Ariel. (2005) Plotting the Globe: Stories of Meridians, Parallels, and the International Date Line (Raportoj pri meridianoj, paraleloj kaj internacia datlinio). Greenwood Press, p. 149. ISBN 0-275-98895-3..
- ↑ (angle) "Where'd Day Go? (Kien tago iras?)", Associated Press via the New York Post, la 31-a de decembro 2011.
- ↑ (angle)Tokelau to follow Samoa on dateline switch (Tokelao sekvas Samoo pri la ŝanĝo de la datlinio) Radio New Zealand International. Atingita je la 15-a de oktobro 2011.