Deurne (Belgio)
Deurne estas la dua plej granda urboparto (1306 ha) de Antverpeno, Belgio.
Deurne | |
---|---|
district of Antwerp (en) vd | |
Administrado | |
Statuso | Aliĝinta municipo |
Lando | Belgio |
Regiono | Flandra Regiono |
Provinco | Antverpeno |
Arondismento | Antverpeno |
Municipo | Antverpeno |
Poŝtkodo | 2100 |
Retpaĝaro | http://www.deurne.be |
Demografio | |
Loĝantaro | 76 231 (2 013−01−01) [1] |
Geografio | |
Koordinatoj | 51°13′9″N 4°27′34″O / 51.21917°N, 4.45944°O (mapo) Koordinatoj: 51°13′9″N 4°27′34″O / 51.21917°N, 4.45944°O (mapo) |
Areo | 1,306 km² |
Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) |
Situo de Deurne en la urbo Antverpeno | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Deurne (Antwerp) [+] | |
Historio
redaktiEn la 12-a ĝis 17-a jarcentoj Deurne estis nura parto de la orienta ĉirkaŭaĵo de Antverpeno. Kiel ofte okazis en tiu tempo, setlejoj ekestis je la kruciĝo de 2 fenomenoj. Deurne ekestis sur la kruciĝo de rivero Schijn kaj la vojo de Antverpeno al Turnhout (la nuna Turnhoutsebaan). Estas indikoj, ke Deurne ekzistis en prahistoria kaj romiaj tempoj, sed la unua perceptebla pruvo de Deurne datiĝas nur de 1185.
Post la batalo de Woeringen en la 5-a de julio 1288 la vilaĝo ne plu estis posedaĵo de la episkopo de Lieĝo sed de Johano la 1-a de Brabanto. Deurne konsistis plejparte de malabunde loĝata kampo. Tamen, kiel rekta rezulto de la pliriĉiĝo de la antverpena loĝantaro, multaj aristokrataj bienoj estis starigitaj (la tiel nomita Hof van Plaisantie (Amuzbieno) estis specifa kampara bieno, burĝa versio de la kastelo). Tipe, negocistoj, diplomatoj, riĉaj artistoj (kiel Petro Paŭlo Rubens ekzemple) regule vizitadis iujn el tiuj Hof van Plaisantie en Deurne. Ili nomiĝis i.a. Boeckenbergh, Sterckxhof, Papenhof, Lakbors, Bisschoppenhof, Gallifort, Inkborsch, Bosuil, Ertbrugge, Venneborg. Kvankam la plimulto de tiuj amuzbienoj estis detruitaj en la daŭro de jarcentoj (precipe en 1542 kiam Maarten van Rossum kun sia bando sieĝis la regionon), iuj kiel Sterckxhof aŭ Bisschoppenhof postvivis. En 1566 Deurne suferis pro la Bilda ŝturmo kaj en 1569 Farnese plu detruis ĝin.[2]
En 1836 Borgerhout disiĝis de Deurne kaj ambaŭ iĝis memstaraj municipoj.[2]
Etimologio
redaktiLa etimologio de la vorto ne estas tute certa, sed tre verŝajne ĝi rilatas al "dorno", loko kun dornoj, kovrita de dornoj, ktp. Eble ĝi devenas de la ĝermana vorto *darnja, kio signifas "kaŝita, kovrita de plantoj.[3]
Vidindaĵoj
redakti- Internacia Flughaveno de Antverpeno. Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ funkcianta flughaveno de la mondo. Ĝin oni ekuzis en la jaro 1923.
- Avia muzeo Stampe kaj Vertongen
- Parko Rivierenhof kaj kastelo kaj muzeo Sterckshof
- Parko Boekenberg, 10 ha, kun rokokokastelo el 1752, desegnita de Jan Pieter van Baurscheidt la pli juna.[4]
- La domo de Renaat Braem
- La preĝejo kaj tombejo Sint-Fredegandus
- La Bosuil-stadiono, hejmo de Royal Antwerp Football Club, la plej malnova futbalteamo de Belgio.
Loĝis en Deurne
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Paĝaro de la distrikto Arkivigite je 2008-10-20 per la retarkivo Wayback Machine nederlande
Referencoj
redakti- ↑ Bevolkingscijfers (nederlande). Arkivita el la originalo je 2013-01-24. Alirita 2013-05-10 .
- ↑ 2,0 2,1 (2013) Gids voor uw regio (nederlande). Brussel: Lannoo, p. 60.
- ↑ van Berkel, Gerald. Nederlandse plaatsnamen (nederlande). Antwerpen: Spectrum.
- ↑ (2013) Gids voor uw regio (nederlande). Brussel: Lannoo, p. 61.