Diospyros virginiana
Diospyros virginiana aŭ usona diospiro aŭ persimonujo estas planto el la familio Ebonacoj. La specio estas parenca al ebonarbo (Diospyros ebenus) kaj al kakinoko (Diospyros kaki).
usona diospiro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Diospyros virginiana L. | ||||||||||||||
natura disvastigo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La planto indiĝenas en la oriento de Usono. Tie ĝi disvastigas de Nov-Anglujo ĝis Florido kaj okcidente al Teksaso kaj Kansaso. La planto estas kultivata pro siaj fruktoj kaj ligno.
La planto kreskas ĝis 20 m en bone drenita grundo. Ĝi havas multajn florojn en la somero. La planto estas dioika, do necesas kaj viraj kaj inaj plantoj. La polenigado okazsas per insektoj kaj vento.
La fruktoj estas rondaj aŭ ovalaj. La koloro estas oranĝa ĝis nigra. La frukto estas inter 3-6 cm granda. Komercaj kultivaroj estas 'Even Golden', 'John Rick', Woolbright', 'Miller' kaj la sensema 'Ennis'. La fruktoj enhavas multe da vitamino C. Ili estas manĝeblaj krude, kuirite aŭ sekigite. De la fruktkarno eblas fari kompoton. De la folioj eblas fari teon. La semoj oni povas uzi por fari kafosurogato.