Disneyland
Disneyland (esperante: Diznilando)[1] estas tiuj amuzparkoj, kiuj konstruiĝas laŭ la ideoj de Walt Disney (prononco [wɔːlt ˈdɪzni]). La unua Diznilando kiu ekzistis, malfermiĝis en 1955 far de Disney mem en kalifornia Anaheim, sekvis similaj amuzparkoj sur aliaj kontinentoj. Por la planado kaj konstruado de Disneyland-parkoj respondecas la branĉo Walt Disney Parks and Resorts de Walt Disney Company.
Disneyland | |||||
---|---|---|---|---|---|
tema parko feriejo vidindaĵo | |||||
Komenco | 17-a de julio 1955 vd | ||||
Geografia situo | 33° 48′ 32″ N, 117° 55′ 8″ U (mapo)33.809-117.919Koordinatoj: 33° 48′ 32″ N, 117° 55′ 8″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Situo | Anaheim | ||||
| |||||
Posedata de | Disneyland, Inc. • Walt Disney Company • Disney vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Disneyland-parkoj
redaktiVidu: Walt Disney World Resort
Disneyland Resort en Kalifornio (1955)
redaktiLa originala Disneyland estis malfermita en Kalifornio en 1955 en Anaheim. Post 30 jaroj, la 24-an de aŭgusto de 1985, oni salutis la 250-milionan vizitanton.
Walt Disney World Resort en Florido (1971)
redaktiLa plej granda Disneyland estas Walt Disney World Resort proksime al Orlando, Florido, Usono, kies surfaco estas pli ol 12.000 hektaroj. Tiel, ĝi estas ankaŭ la plej granda amuzparko de la mondo. Disney World estiĝis en oktobro de 1971 kaj kostis ĉ. 400 milionojn da USD.
- vidu: Walt Disney World Resort
Tokyo Disney Resort (1983)
redaktiLa plej vizitata amuzparko de la tuta mondo Disneylanda troviĝas en Tokio, kiu allogis en la jaro 1997 17,83 milionojn da homoj. Disneyland en Tokio malfermiĝis la 15-an de aprilo de 1983 kaj havas la surfacon de 46,25 ha.
Disneyland Resort Paris (1992-1993)
redaktiLa sola eŭropa Disneyland estis konstruita en la departemento Seine-et-Marne ĉe Parizo kaj malfermita en 1992, 1993.
Hong Kong Disneyland (2005)
redaktiLa dua azia Disneyland malfermiĝis en Honkongo la 22-an de majo 2005, dato kiu, laŭ ĉinaj astrologoj, estis aparte bona tago por komenco de nova entrepreno.