Distrikto Darna
Darna, (arabe درنة شعبيـة, latinliterigo laŭ DMG Darna), estas distrikto de Libio, en la nordoriento de la lando kaj en la historia regiono Cyrenaica. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Darna.
Distrikto Darna | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
district of Libya [+] | |||
Lando | Libio | ||
Ĉefurbo | Darna | ||
- koordinatoj | 33° N, 23° O (mapo)32.522.666666666667Koordinatoj: 33° N, 23° O (mapo) | ||
ISO 3166-2 | LY-DR | ||
Distrikto Darna | |||
Geografio
redaktiNorde la distrikto Darna limas al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al la sekvaj aliaj libiaj distriktoj::
- oriente al Al Butnan
- okcidente al Al Ĝabal Al Aĥdar
- sude al Al Ŭahat
Historio
redaktiĜis la jaro 2007, la distrikto esence konsistis el la urbo Darna kaj ties proksima ĉirkaŭaĵo. Sed tiam ĝi kun la antaŭe najbara distrikto Al Kuba unuiĝis al la nuna distrikto Darna. En 2003 la pli malgranda, malnova distrikto havis 81 174 loĝantojn kaj areon de 4 908 km². Norde ankaŭ la eksa distrikto limis al la Mediteranea Maro, enlande ĝi limis al la eksa distrikto Al Kuba kaj sudoriente al la distrikto Al Butnan.
-
distrikto Darna ĝis la jaro 2007
-
distrikto Al Kuba ĝis la jaro 2007
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija