Hérens (distrikto)
La Distrikto Hérens estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 10542 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Vex.
Distrikto Hérens | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Valezo | |
Kantono | Valezo |
Ĉefloko | Vex |
Geografia situo | CH1903: 598861 / 115826 (mapo)46.193888897.42388889Koordinatoj: 46° 12′ N, 7° 25′ O; CH1903: 598861 / 115826 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 10542 (2012-12-31) |
Areo | 443,5 km² |
Loĝantardenseco | 23,8 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2305 |
Geografio
redaktiLa Distrikto Hérens situas en la centro de Valezo je la franca flanko de la lingvolimo. Ĝi estas la plej supra distrikto de la Suba Valezo.
Komunumoj de la distrikto Hérens
redaktiLa distrikto Hérens konsistas (stato en 2011) el 7 komunumoj, el kiuj la komunumo Ayent estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Ayent | 3680 | 55.0 | 6082 | |
Evolène | 1712 | 210.0 | 6083 | |
Hérémence | 1391 | 107.6 | 6084 | |
Les Agettes | 338 | 5.1 | 60825 | |
Mont-Noble | 911 | 43.0 | 6090 | |
Saint-Martin | 895 | 37.0 | 6087 | |
Vex | 1615 | 13.0 | 6089 | |
Totale | 7 | 10542 | 443,5 | 2305 |
Historio
redaktiEn la regiono de Hérens setlis homoj ekde la 10-a jarcento, sed pro la peŝto la valo en la 15-a jarcento perdis grandan parton de la loĝantaro. En la jaro 1260 la grafo Petro la 2-a de Savojo ĝin koncesis al la episkopo Henriko de Raron. La valo tiam fariĝis setloteritroio de Zermatt kaj almigris multaj germanlingvaj familioj. En la jaro 1476 la Valezaj Dekonoj konkeris la Suban Valezon kaj integris kiel triono al la Dekono Siono kun escepto de la Valo de Hérménce, kiu fariĝis kolonio de la sep dekonoj. Post la Helveta Revolucio de 1798 el la du valoj estis formita la Distrikto Hérens, kiu ĝis 1802 apartenis al la Helveta Respubliko tiam dum 8 jaroj al la Respubliko Valezo kaj de 1810 ĝis 1814 estis kantono de la franca Departemento Sempiono. Poste ĝis fariĝis en 1815 dekono kaj en 1848 distrikto de Kantono Valezo. En 1848 estis aldonita al la distrikto la komunumo Ayent.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti