Dividu kaj regu
Dividu kaj regu estas termino en politiko kaj sociologio kiu originas en la latina "divide et impera". Ĝi signifas kombinaĵon de politika psikologio, milita strategio kaj ekonomia strategio laŭ kiu la potenco de la reganto povas esti atingata kaj konservita dividante la potencon de aliaj en malgrandajn partojn. Ajna ero formita kiel rezulto de la disigo havos pli malaltan intensecon ol la tutaĵo kiu antaŭe ekzistis.
La uzo de la esprimo ankaŭ estas ofte referencita kiel la metodo laŭ kiu malgrandaj eroj estas malhelpitaj kuniĝi celante atingon de pli granda potenco ol ili estas en sia nuna stato. Ĉi tio evitas situacion kie potencaj estaĵoj devas esti disigitaj, procezo kiu estas malfacila por plenumi.
En antikvaj tempoj
redaktiLa metodo akiri la maksimumajn avantaĝojn per la metodo "dividu kaj regu" aŭ "dividu kaj konkeru" (latine: "Divide et impera" aŭ "Divide ut regnes") estis principo akceptita fare de la Senato en Romio. La metodo estis malkongrua kun alia politika sistemo, kiu estis akceptita en la antikva Romio, laŭ kiu oni klopodis unuigi la okupatajn ŝtatojn – politike, ekonomie kaj eĉ socie – en unu fortan imperion. La romia historiisto Strabono referencas al metodo, kiu celis disigi la Aĥajan Ligon en Makedonio, Grekio, tiel ke malsamaj negocoj povus esti intertraktataj aparte kun ĉiu dividita lando: kun iuj - por konservi sian potencon, kaj kun aliaj - por detrui ilin.
El la politiko de la moderna epoko
redaktiLa esprimo "dividu kaj regu" estas difinita kiel metodo de disigo de kontrolo, de populacio kaj de centroj de potenco, kiuj kune povas malfaciligi la regadon fare de la reganto. Makiavelo proponis efektivigi tiun armean strategion en sia libro La arto de milito (Dell'arte della guerra). La gvidanto devas klopodi por disfendi la fortojn de la malamiko, ĉu li faras tion vekante suspekton inter la komandanto pri la lojaleco de kelkaj el la fortoj aŭ ĉu li provizas al li motivon por disigi la fortojn. Ĉi tiu metodo malfortigos la malamikon.
Estas multegaj da aliaj ekzemploj en politiko. Eblej la plej elstaraj ekzemploj de la uzo de ĉi tiu metodo en politiko:
- Eble ĉefa inter ili en la politika historio de la 20-a jarcento estas el la Vajmara Respubliko, kie post la tumultaj politikaj okazaĵoj de la Novembra Revolucio, la germanaj komunistoj kaj la germanaj socialistoj neniam plu sukcesis kunlabori al unuiĝinta fronto kontraŭ la pli kaj pli potenca faŝismo kaj tiel donis al la nazia partio aliron al la ŝtata potenco. Pro la nazia diktatureco okazis fulmrapide la disiĝo de ĉiu alia politika potenco en Nazia Germanio kaj la likvidigo de ĉiuj politike aktivaj maldekstremuloj. La politike saĝa kanceliero Otto von Bismarck ankaŭ estis konata uzi tiun metodon kontraŭ iliaj sufiĉe multaj politikaj malamikoj.
- En Rusio - Dum la Oktobra Revolucio la Bolŝevika Partio provis kvereligi inter la dekstremaj socialistoj, anarkiistoj kaj blankaj rusoj por ke ili, la tiel nomataj "ruĝuloj", estu la plej granda politika partio kaj potenco en Sovetunio, kiu ekregadu la landon.
- En Kipro, la Brita Imperio volis reteni kontrolon de la insulo kiu strategie protektis la Suez-kanalon malhelpante unuigon inter la greka plimulto kaj la turka malplimulto. Ankaŭ e la Proksima Oriento, la Sykes-Picot-interkonsento kaŭzis disigon en la regiono.
- Post la Disfalo de Sovetunio la okcidentaj kapitalismaj landoj interesiĝis por la sendependigo de la tiamaj sovetuniaj landoj disde Rusio kaj apogis tiujn procezoojn.
- Same okazis kun la Disfalo de Jugoslavio, kiam landoj de Eŭropa Unio preferis ne havi fortan ŝtaton eks-socialisman kaj apogis ĉiujn sendependojn de iamaj respublikoj kaj teritorioj, plej ofte uzante ties naciismajn sentojn.
Estas aliaj ekzemploj en Afriko, Azio kaj eĉ en provoj malhelpi egalrajtigojn de naciaj, religiaj aŭ rasaj minoritatoj.
Krom la konfliktoj inter landoj, la sama afero foje okazas en la interna politiko de ŝtato kiam ekzemple la dekstruloj helpas malkonsenton inter diversaj maldekstraj frakcioj por ke ili ne aperu en balotado unuigitaj, kaj inverse.