Dolný Kubín
Dolný Kubín, hungare Alsókubin, germane Unterkubin estas urbo en Slovakio.
Dolný Kubín | ||
germane: Unterkubin, hungare: Alsókubin | ||
urbo | ||
Urbocentro
| ||
|
||
Oficiala nomo: Dolný Kubín | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Oravio | |
Montaro | Oravia montetaro | |
Ŝoseo | Eŭropa vojo 77 E77 | |
Rivero | Oravo | |
Situo | Dolný Kubín | |
- alteco | 468 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 12′ 38″ N 19° 17′ 51″ O / 49.21056 °N, 19.29750 °O (mapo) | |
Areo | 55,054 km² (5 505,4 ha) | |
Loĝantaro | 19 883 (31.12.2004) | |
Denseco | 361,15 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1314 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 026 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-43 | |
Aŭtokodoj | DK | |
NUTS | 509540 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Dolný Kubín | ||
Retpaĝo: www.dolnykubin.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Geografio
redaktiHistorio
redaktiLa urbo estis loĝata dum la bronzepoko, poste la keltoj konstruis fortikaĵon. Antaŭ la hungaroj ĝi apartenis al Granda Moravio. La unua mencio devenis el 1235 en formo "Kolbin". En la 16-a j.c. germanoj alvenis. En 1632 Kubín urbiĝis, en 1633 ĝi ricevis foirorajton, en 1683 iĝis departementejo de Árva (reĝa departemento), sed ĝuste en tiu jaro la pola-litvana armeo detruis ĝin. Tamen fine de la 18-a j.c. ĝi estis grava kampurbo, havanta hospitalon. Okazis incendioj en 1834, 1893, 1895. Ĉirkaŭ la urbeto oni kultivis ankaŭ tritikon. 1849 la hungara armeo venkis la slovakajn taĉmentojn. En 1910 loĝis en Alsókubin 1821 homoj (1055 slovakoj, 471 hungaroj kaj 245 germanoj). Post Traktato de Trianon Dolný Kubín iĝis parto de Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Aleksandria Sankta Katalina el la 14-a j.c.
- luterana templo el 1894
- baroka departementa domo el la 17-a j.c., nun kulturdomo
- kolona ponto el 1795
- biblioteko
Famuloj
redakti- en 1821 naskiĝis slovaka poeto Ján Matuška
- ĉi tie estas entombigita slovaka poeto Pavol Országh Hviezdoslav
- en la tiama Alsókubin naskiĝis:
- hungara balneologo Miklós Szontagh (1843)
- hungara grafikisto József Tyroler
- hungaraj historiistoj Adorján Divéky kaj József Holub
- luterana episkopo György Ambrózy (predikisto)
- hungara-cigana pentristo kaj poeto János Balázs (pentristo, poeto)
- hungara instruisto István Dávid
- hungara kirurgo, rektoro Ferenc Eckstein
- hungaraj komponistoj Endre Zsasskovszky kaj Ferenc Zsasskovszky