Eduarda fazano
La Eduarda fazano, Lophura edwardsi, estas birdo de la familio de Fazanedoj kiu estas endemia de la pluvarbaro de Vjetnamio.
Eduarda fazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophura edwardsi (Oustalet, 1896) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi estas 58–67 cm longa, kun ruĝaj kruroj kaj tre rimarkinda etenda nuda vizaĝa haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj ĝis la beko. La masklo estas ĉefe bluecnigra birdo kun kresto, kaj la ino estas senkoloreca bruna birdo. La alarmalvoko estas puk-puk-puk.
Subspecioj
redaktiTiu specio havas du variaĵojn. La nomiga formo L. e. edwardsi havas blankan kreston kaj supran voston, dum la norda formo L. e. hatinhensis havas varian nombron de blankaj vostoplumoj. Tiu diferenco en la du formoj povas havi kialon je interna reproduktado ĉe limigita fragmenta populacio tie, kaj estis vidata ankaŭ en kaptiteco ĉe L. e. edwardsi. La norda formo foje ricevas statuson de separata specio el kelkaj fakuloj, kiel Vjetnama fazano, Lophura hatinhensis (Vo Quy, 1975).
Statuso
redaktiAmbaŭ formoj de Eduarda fazano estas nune listitaj kiel endanĝerita specio, ĉar suferis pro senarbarigo, ĉasado kaj uzado de senfoliilo dum la Vjetnama Milito.
Oni supozas ke tiu specio havas nombrojn nur de 1000-3000 birdoj en naturo, ĉefe de la nomiga formo, sed ĝi estas sufiĉe sekura en kaptiteco, kie ĝi estas subjekto de forloka konservado.
Tiu birdo ricevas sian nomon el la ornitologo Sir Edward Woolridge.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Lophura edwardsi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Endanĝerita
- Pheasants, Partridges and Grouse de Madge kaj McGowan, ISBN 0-7136-3966-0
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine