Kalaat M'Gouna
Kalaat M'Gouna aŭ El Kelâa M'Gouna - arabe قلعة مكونة, tamaziĥte ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ - estas oaza urbo de Maroko. Ekde administra reformo de 2015 ĝi apartenas al la regiono Drâa-Tafilalet kaj al la provinco Tinghir. Laŭ la stato de la jaro 2024 en la komunumo vivis 17 737 loĝantoj. Ĝi estas konata kiel la rozurbo de Maroko. La nomo de la urbo verŝajne venis de Kelâa ("fortikaĵo") kaj Mgouna (nomo de berbera tribo).
Kalaat M'Gouna قلعة مكونة ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ | |||
---|---|---|---|
oaza urbo | |||
municipo de Maroko vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Maroko | ||
Regiono | Drâa-Tafilalet | ||
Provinco | Tinghir | ||
Poŝtkodo | 45200 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 737 (2024) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 14′ N, 6° 8′ U (mapo)31.241388888889-6.1283333333333Koordinatoj: 31° 14′ N, 6° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 457 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kelaat-M'Gouna [+] | |||
Ekonomio
redaktiLa ĉefa ekonomia faktoro estas la produktado de rozoleo kaj rozakvo. En la ĉefa rikolta tempo, ĉirkaŭ 400 tunoj da rozfloroj estas rikoltitaj ĉiutage el la ĉirkaŭ 4200 km longaj rozheĝoj kaj prilaboritaj en rozakvon en du fabrikoj. La rozakvo estas ĉefe uzata de la loĝantoj por bakado kaj kuirado, la rozoleo servas kiel koncentraĵo (esenco) por produktado de parfumoj. Aldone al la produktado de rozproduktoj, ankaŭ la komerco de brutaro kaj turismo ludas gravan rolon.