Elek Tolnai
TOLNAI Elek (naskiĝis la 25-an de januaro 1893 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto.
Elek Tolnai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1893 (131-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Agnes Waldman |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Profesie li estis reprezentanto de petrolfabriko. Li esperantistiĝis en 1914. Li gvidis Esperanto-kursojn, ankaŭ por blinduloj. De 1915 ĝis 1931 li estis kasisto de HES. Li kunorganizis la Universalan Kongreson 1929 en Budapeŝto. En lia parencaro estis 9 esperantistoj, inter ili lia edzino Boris Rona kaj lia filino Agi, kiu jam 13-jara ofte deklamis aŭ kantis dum Esperantaj literaturaj vesperoj. (laŭ Hungara Heroldo, 1930, n-ro 5.)