Émile Peltier
Emile PELTIER (peltje), ankaŭ konata kiel Abato Peltier, (naskiĝis la 17-an de septembro 1870 en Villandry (apud Tours), Francio, mortis la 17-an de februaro 1909 en Lourdes) estis franca katolika pastro kaj pioniro de la katolika Esperanto-movado.
Émile Peltier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1870 en Indre-et-Loire |
Morto | 17-an de februaro 1909 (38-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1894–) esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 6521 |
Vivo
redaktiPeltier studis en la teologiaj seminarioj de Tours kaj estis presbiterigita la 1-an de junio 1894. Li estis paroĥestro de Sennevières kaj poste de Cheillé, fine instruisto ("profesoro") de angla lingvo ĉe la Supera Seminario kaj ĉe la Lernejo "Gregoire-le-Grand" en Tours[1]. Poste pro malbonfarto, malgraŭ sia spirita valoro, li restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de malgrava paroĥo Sainte-Radegonde (apud Tours).
Esperanta agado
redaktiPeltier estis pioniro de Esperanto ĉe la katolikoj. Li esperantiĝis en 1901. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion[mankas fonto].
Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „Espero Katolika“, Esperant-lingva aldono al L' Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En oktobro 1903, Espero Katolika fariĝis okpaĝa gazeto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro, Peltier diris la unuan Esperantistan meson, sed ne povis prediki en Esperanto, pro malpermeso de la tiea episkopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klopodon, li ricevis dum la dua kongreso en Ĝenevo en 1906, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el Romo, esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2-an de septembro 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por Esperanto Pio la 10-a, estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika Esperanta movado.
Same en 1905 Peltier estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK).[2] En artikoloj pri reformoj li dumtempe uzis la pseŭdonimon Prof. E. Lime.[3]
Abato Peltier estis prezidanto de la katolika komitato dum la 2-a esperantista kongreso en Ĝenevo (1906) kaj predikis esperante tie. Bedaŭrinde grava malsano malhelpis al li prezidi la katolikan fakon en Kembriĝo (1907) kaj en Dresdeno (1908).
Verkoj
redaktiPeltier prizorgis diversajn eldonaĵojn: „Kolekto de Espero“, nome: „Katolika preĝaron“; „Imitado de Jesuo-Kristo“ (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. „Elementa Kurso de Esperanto“, 1907. Traduko de Gustave Boissaries: „Lando de Mirakloj“, 1908.
Honorigoj
redaktiLa strato en Villandry, kie Peltier naskiĝis en domo n-ro 6, estis nomita "rue Émile Peltier" por honori lin.
Bibliografio
redakti- 1963: Hoen, Nicolaas G. : Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1) (Kristana kulturo 1). Parta franca traduko de R. Boré.
|
Referencoj
redakti- ↑ Laŭ malnova esperanta gazeto, probable Espero katolika.
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.
- ↑ Laŭ nekrologo en Belga Sonorilo, marto 1909, p. 131.
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Émile Peltier en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Émile Peltier en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Kelkaj dokumentoj pri Peltier[rompita ligilo] en la retejo de Espero Katolika.
- france Biografio