Stanisław Karolczyk
ankaŭ konata sub la pseŭdonimo Eska, estis pola oficisto kaj esperantisto. Li verkis originalajn poeziaĵojn
(Alidirektita el Eska)
Stanisław KAROLCZYK, ankaŭ konata sub la pseŭdonimo Eska (naskiĝis la 14-an de aprilo 1890 en Lodzo, Pollando, mortis en 1966) estis pola oficisto kaj esperantisto.
Stanisław Karolczyk | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1890 en Lodzo | |
Morto | 30-an de novembro 1965 (75-jaraĝa) | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Eska vd | |
Okupo | esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Karolczyk eklernis Esperanton en 1907 kaj poste tre aktivis en la pola Esperanto-movado. Li estis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj kelkajn jarojn redaktoro de Pola Esperantisto. Li tradukis multe da verkoj de polaj aŭtoroj kaj sub la kaŝnomo "Eska" verkis originalajn poemojn en diversaj gazetoj. En la jaro 1912 aperis la verko Unuaj agordoj, eldonita kune kun Stanisław Zygmunt Braun.
Sep poemoj de Karolczyk eniris la libron Esperanta Antologio.
Entombigita en Lodzo - tombejo "Doly" ĉe la strato Smutna.
Tradukaĵoj
redakti- Stanislaw Balinski. La lasta kravato de Aleksy. Eld, Biblioteko de Pola Esperantisto, Varsovio, 1925.
|