Esperanto-Post
Esperanto-Post (germane, en traduko Esperanto-poŝtaĵo) inter oktobro 1948 kaj la fino de 1953 estis la unua oficiala bulteno de Germana Esperanto-Asocio post la Dua Mondmilito. La informilo ĉiumonate aperis en formato 29,7 x 21 centimetroj. Pli-malpli la duono de la enhavo estis en Esperanto kaj la alia duono en la germana lingvo, kaj kutime sur ĉiu paĝo miksiĝis ambaŭ lingvoj. Komence de 1954 ĝi estis anstataŭigita per la same monata bulteno Germana Esperanto-Revuo, kiu aperis ĝis 1974 - laŭ sama lingva miksiĝo germana-esperanta kaj en identa formato: Fakte la - unua - jarkolekto de Germana Esperanto-Revuo en 1954 nomiĝis "sepa jarkolekto", do la jaroj de la eldonaĵo "Esperanto-Post" estis kunkalkulitaj.
La eldonaĵo "Esperanto-Post" havis artikolojn pri la ĝenerala Esperanto-movado, pri iuj fakaj branĉoj kiel esperantistaj fervojistoj, policistoj, instruistoj, naturamikoj aŭ socialistoj, kaj ankaŭ pri specife junularaj esperantistaj eventoj, kiuj tamen aperis miksite kun alitemaj artikoloj. La posta eldonaĵo Germana Esperanto-Revuo male inkluzivis apartan junularan bultenon "Nia Voĉo" de Germana Esperanto-Junularo, kiu do aperis same monate inter la jaroj 1954 kaj 1974.
Jam la unua paĝo de la plej unua numero de la eldonaĵo "Esperanto-Post", bildigita dekstre, komenciĝis per fiera foto de pluraj junaj esperantistoj de junulara esperantista tendumado en Garmisch-Partenkirchen, alpa turisma ferioloko, post la 26-a Germana Esperanto-Kongreso tiujara en Munkeno. La ĵurnalisma stilo de la germanlingvaj artikoloj estis ofte tre varba pri Esperanto, preskaŭ propaganda, kaj celita evidente multe pli al neesperantistoj ol al movadanoj. Ekzemple la foto pri la evento en Garmisch-Partenkirchen estis jene komentita:
|
Sed kvankam la Esperanto-propaganda entuziasmo de iuj artikoloj el nuna vidpunkto povas ŝajni forta ĝis troigita, entute la informa enhavo de la artikoloj estis granda kaj la eldonaĵo valora komunikilo de la post la milita koŝmaro revekiĝinta Esperanto-movado en okcidenta Germanio.