Espero Katolika

Esperanto-revuo pri katolikismo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Espero Katolika estas katolika Esperanto-revuo, eldonata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Espero Katolika
Kovrilpaĝo de la 4-6a numero, 2007
Kovrilpaĝo de la 4-6a numero, 2007
periodaĵo

Posedanto Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Ĉefredaktisto Marija Belošević
Establodato 1903
Ĉesigita publikado 2021

Retejo [1]
vdr


Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la gazeto de IKUE. Por informoj pri pliaj signifoj de la vorto "Espero", vidu la artikolon Espero.

Unuafoje eldonita en 1903 [1], krom la interrompoj dum la du mondmilitoj daŭre eldonata ĝis 2021, oni nomis ĝin dum longa tempo la plej malnova Esperanto-gazeto daŭre aperanta.

Ĝia fondinto estas la pastro Emile Peltier [2], el Tours (Francujo), kiu la unuan numeron eldonis en oktobro 1903 kaj estis la animo de la gazeto ĝis 1908. Poste redaktoro estis ĝis 1911 Claudius Colas, el Parizo. De 1911 al 1923 redaktoris J. Smulders, el Nederlando (en 1921 F. Meŝtan el Vieno), de 1924 al 1932 G. Ramboux el Parizo, de 1932 Joan Font i Giralt el Hispanujo.

Ĝia formato en 1933 estis 27x18, kun varianta paĝonombro.

Jam en la unua numero aperis alvoko akcentita: "For la neŭtralismon!"; Espero Katolika restis ĉiam konscia, eĉ ofte "militanta" defendanto de la katolika dogmaro kaj eklezio. La revuo aperis ĉiam kun la aprobo de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj akiris trifoje apostolan benon de la papo.

Redaktoroj de Espero Katolika post la Dua Mondmilito estis i.a. Stefan Maul, Carlo Sarandrea kaj Miloslav Šváček. La revuo ne aperis en la jaroj 2022 kaj 2023. Tamen en marto 2024 aperis samtempe en presita formo kvar numeroj de 2023, redaktitaj de Marija Belošević, kun sume 72 paĝoj en formato A5. Sekvis en junio de tiu jaro la unua numero de 2024.

Aliaj projektoj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
INTERN 3