Estona Deklaro de Sendependo

deklaracio de sendependeco de Estonio

La Estona Deklaro de Sendependo, konata ankaŭ Manifesto al ĉiuj popoloj de Estonio (estone Manifest Eestimaa rahvastele), estas la fonda agado de la Respubliko Estonio el 1918. Ĝi estas celebrata la 24-an de februaro, nome Nacia Tago aŭ Estona Sendependeca Tago.

La unua celebro de la Estona Sendependeca Tago en Talino, Estonio, la 24-a de februaro 1919.
Estona Deklaro de Sendependo

La deklaracio estis skizita de la Estona Sav-Komitato elektita de la veteranoj de la Estona Provinca Asembleo. Origine kun la celo esti proklamita la 21-an de februaro 1918, la proklamo estis prokrastita ĝis la vespero de la 23-a de februaro, kiam la manifesto estis presita kaj legita laŭte publike en Pärnu. La venontan tagon, nome la 24-an de februaro, la manifesto estis presita kaj distribuita en la ĉefurbo, nome Talino.[1][2]

  1. Arjakas, Küllo, "23. ja 24. veebruar 1918: kuidas iseseisvust kuulutati", Postimees, 23a de Februaro 2008. (estone) Arkivigite je 2008-02-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-26. Alirita 2021-04-10 .
  2. Vahtre, Lauri, "89 aastapäeva – sinimustvalgega ja ilma", Postimees, 23a de Februaro 2007. (estone) Arkivigite je 2007-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-02. Alirita 2021-04-10 .

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES