Eugene Parker
P-ro Eugene Newman PARKER (10-an de junio 1927 — 15-an de marto, 2022) estis usona astrofizikisto fakulo pri Suno.
Eugene Parker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Eugene Newman Parker |
Naskiĝo | 10-an de junio 1927 en Houghton |
Morto | 15-an de marto 2022 (94-jaraĝa) en Ĉikago |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Miĉigana Ŝtata Universitato Kalifornia Instituto de Teknologio - doktoro de filozofio (–1951) |
Okupo | |
Okupo | astronomo universitata instruisto astrofizikisto fizikisto |
Verkoj | Heliospheric current sheet |
Lerninta en la Universitato de la ŝtato Miĉigano kaj en Kalifornia Instituto de Teknologio, li disvolvigas teorion pri la suna vento en la 1950-aj jaroj, kaj antaŭvidas la spiralan formon de la suna magneta kampo en la Sunsistemo.
En 1987, li proponis, ke la suna korono estus varmigata far de multnombraj (relative) malgrandaj sunaj erupcioj kiuj okazus ĉie sur la suna surfaco.
En 1967 li estas elektita al la National Academy of Sciences, pasis kvar jarojn en Universitato de Utaho kaj, komence de 2005 li estas ĉiam aktiva esploranto en Universitato de Ĉikago.
Lia laboro kreskigis la konojn pri la suna vento, la efikoj de magnetaj kampoj sur la heliosfero, la malsimpla interago inter la magnetaj kampoj de Tero kaj Suno.
Li verkis ankaŭ pri la danĝeroj de kosmaj radiadoj kontraŭ la estontaj kosmaj vojaĝantoj.
La asteroido 11756 Geneparker estis nomita en lia honoro.
Premioj
redaktiLi ricevis
- la premion Henry Norris Russell Lectureship (1969)
- la premion George Ellery Hale (1978)
- la National Medal of Science (1989)
- la Bruce Medal (1997)
- la Ora Medalo de la Royal Astronomical Society. (1992)
- la Kioto Premion (2003)
- la James Clerk Maxwell Premio pri Plasma Fiziko (2003)
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri Eugene N. Parker (angla) Arkivigite je 2008-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Kelkaj vortoj pri Eugene Parker (franca)