Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato
Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato estis fondita en la jaro 1994 kiel la sepa fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno kaj la unua informadika fakultato en Ĉeĥio. Ĝi ekestis kiel daŭrigo de la origina fako "Matematika informadiko" ĉe la Fakultato de natursciencoj.
Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato | ||
---|---|---|
Enirejkonstruaĵo de la lernejo kaj CERIT (2015)
| ||
fakultato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1994 | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 12′ 36″ N, 16° 35′ 56″ O (mapo)49.2116.5989Koordinatoj: 49° 12′ 36″ N, 16° 35′ 56″ O (mapo) | |
lando | Ĉeĥio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Historio
redaktiKomence ĝia akademianaro nombris ĉirkaŭ du dekojn da instruistoj kaj 400 studentojn. La evoluo tamen estis rapida kaj nuntempe ĝin regule frekventadas ĉirkaŭ 1.700 studentoj.
Strukturo
redaktiKatedroj
redakti- Katedro de teorio de programado
- Katedro de komputilaj sistemoj kaj komunikado
- Katedro de informaciaj teĥnologioj
- Katedro de komputila grafiko kaj dizajno
Esplorcentroj
redakti- Centro de analizo de biomedicina bildo
- Centro de komputila prilaboro de natura lingvo
- Instituto de teoria informadiko
- Alte paralelaj kaj distribuitaj komputilaj sistemoj
Aliaj
redaktiEne de la fakultata konstruaĵo troviĝas ankaŭ la sidejo de la tutuniversitata Komputilsistema instituto.
Aprezoj
redaktiLa fakultato estis plurfoje aprezita kaj kelkajn aprezojn ricevis ankaŭ ĝiaj dungitoj kaj studentoj:
- Computer Pioneer Award 1996 IEEE Computer Society
- 1996 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- 1996 doc. RNDr. Jiří Hořejš, CSc.
- Premio de la rektoro de la Masaryk-Universitato pro signifa krea ago
- Medalo de la ministro de edukado, junularo kaj korpekzercado de la Ĉeĥa respubliko de 1-a grado
- 1999 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- Premio de de la ministro de edukado, junularo kaj korpekzercado Talent 97
- Mgr. Antonín Kučera, Dr.
- Ora medalo de la Masaryk-Universitato
- 1997 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- 2002 prof. RNDr. Miroslav Novotný, DrSc.