Falko de la Kurajŝoj

La tielnomata Falko (aŭ akcipitro) de la Kurajŝoj estas simbolo kiu troviĝas en la oficialaj emblemoj, blazonoj kaj flagoj de pluraj arabaj ŝtatoj. La arabaj popoloj de Arabio, hodiaŭ precipe tiuj el la marbordo de la Persa Golfo, estas tradiciaj spertaj falkistoj; falkoj (kaj akcipitroj) estas viditaj kiel statusaj simboloj kaj unu el la preferataj bestoj. Ankaŭ la tradicioj kaj registrita historio pri la tribo Kurajŝoj kaj pri la islama profeto Mahometo asertas ke simboloj de falko estis uzataj kiel klana simbolo. Sekve pluraj variaĵoj de la falko de la Kurajŝoj aperis kaj aperas en la flagoj, blazonoj, sigeloj kaj emblemoj de pluraj arabaj ŝtatoj ĝis hodiaŭ. En tiu signifo la Falko de la Kurajŝoj estas rivalo al la tiel nomata "Aglo de Saladino".

  NODES