Februaro de 2012
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en februaro 2012.
Hinda Oceano: Drivanta krozŝipo Costa Allegra estas tirata de fiŝkapta ŝipo direkte al Mahé (Sejŝeloj).
Francio: Leĝo pri agnosko de la Armena genocido estis cenzurita de Konstitucia Konsilio de Francio.
Wikileaks publikigas kvin milionojn da retpoŝtaĵoj de la privata spionagentejo STRATFOR, kiu ofertas servojn al Usono kaj al privataj entreprenoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Holivudo: Franca aktoro Jean Dujardin gajnis Oskar-premion por plej bona aktoro pro The Artist. La filmo siavice ricevis Oskar-premion por plej bona filmo. Reĝisoro Michel Hazanavicius ankaŭ estis premiita.
La maŝintradukilo de la entrepreno Google, Google Translate komencis traduki el kaj al Esperanto. Tiu ĉi estas la 64-a lingvo kiu estas uzata en tiu servo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Argentino: Fervoja akcidento okazis en Bonaero. Pereis 50 kaj estis vunditaj 675 homoj.
Lasta tago por interŝanĝi monbiletojn de francaj frankoj por havi eŭron.
Demisias Christian Wulff kiel prezidanto de Germanio, post akuzoj de koruptado.
Mortas pli ol 380 malliberuloj post incendio en prizono de Comayagua en Honduraso.
La usona popmuzika kantistino Whitney Houston, kiu havis 48 jarojn hodiaŭ, forpasis hieraŭ.
La malvarmo en Eŭropo, kiu kaŭzis pli ol 500 mortojn, tuŝas nun la Nord-Afrikon.
La fama hispana juĝisto Baltasar Garzón estis kondamnita je elpelo el juĝista kariero dum 11 jaroj pro la unuaj el la tri akuzoj kontraŭ li en la Nacia Supera Kortumo, konkrete pro la registrado de konversacioj inter akuzitoj pro politika koruptado kaj iliaj advokatoj.
En Eŭropo, ekde la 28-a de januaro, la malvarmo mortigis pli ol 470 personojn en multaj landoj.
Forpasis la pollanda nobelpremiita poeto Wisława Szymborska.