Feiko Munniksma
Feiko MUNNIKSMA (naskiĝis la 31-an de majo 1915 en Groningen[1], mortis la 27-an de aprilo 1990 en Annen, Nederlando[2] [3]) estis la ĉefredaktoro de Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro, unu el la plej imponaj terminaroj iam kompilitaj per Esperanto.
Feiko Munniksma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1915 en Groningen |
Morto | 27-an de aprilo 1990 (74-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto vortaristo ekonomikisto tradukisto |
Li krome tradukis tri tekstojn de Leo Polak. Ĉiuj estis eldonitaj de Cercle Esperantiste de l'Agenais "Laute!" ; SAT-Broŝurservo:
- La Senco de l' morto, 1982.
- Unueco super prokreda dividiĝo, 1983.
- Naturleĝo, pensoleĝo, morala leĝo, 1984.
Dum la dua mondmilito li agadis en la nederlanda rezisto kontraŭ la germana okupacio, i.a. per eldono de la kontraŭgermana revuo De vonk (La sparko) kaj donante rifuĝejon al personoj serĉataj de la nazioj. Pro tio li estis arestita la 27-an de novembro 1942 kaj kondamnita al trijara enkarcerigo en la prizono de Rheinbach[4].
Li ankaŭ verkis Pensoj kaj protestoj libro de poezio originala, eldonejo Perspektivo. Kopenhago 1984. Japanstilaj poemoj kaj adekvataj ilustraĵoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Feiko Munniksma en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Feiko Munniksma en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Referencoj
redakti- ↑ http://www.munniksma.net/TNG/showmedia.php?mediaID=1032&medialinkID=1961&PHPSESSID=2pnh4ioq7nk4b6euqj11ui7ao4
- ↑ http://www.archieven.nl/nl/zoeken?miview=inv2&mivast=0&mizig=210&miadt=5&miaet=1&micode=2183&minr=1155437&milang=nl
- ↑ Laŭ http://www.humanitarisme.nl/personen/index.php?m=family&id=I293707 li mortis la 2-an de majo kaj ne la 27-an de aprilo.
- ↑ http://www.archieven.nl/nl/zoeken?miview=inv2&mivast=0&mizig=210&miadt=5&miaet=1&micode=2183&minr=1155437&milang=nl