Fernando Fernán Gómez
Fernando Fernández Gómez (Lima, Peruo, 28-a de aŭgusto de 1921 – Madrido, 21-a de novembro de 2007), estis verkisto, aktoro, scenaristo, kinreĝisoro kaj teatroreĝisoro hispana. Li estis membro de la Real Academia Española dum 7 jaroj el sia eniro (30-a de januaro de 2000) al sia morto. Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2001.
Fernando Fernán Gómez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fernando Fernández Gómez |
Aliaj nomoj | Fernando Fernán Gómez |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1921 en Limo, Peruo |
Morto | 21-an de novembro 2007 (86-jaraĝa) en Madrido, Hispanio |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio (1984–) Argentino |
Familio | |
Patro | Fernando Díaz de Mendoza y Guerrero |
Patrino | Carola Fernán Gómez (en) |
Edz(in)o | Emma Cohen (2000–2007) María Dolores Pradera (1945–1959) |
Amkunulo | Analía Gadé |
Infano | Helena Fernán-Gómez ( María Dolores Pradera) |
Parencoj | Fernando Díaz de Mendoza y Aguado (patra avo) María Guerrero (patrina avino) Carlos Díaz de Mendoza (onklo) Mari Carmen Díaz de Mendoza (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aŭtobiografo teatra reĝisoro verkisto aktoro scenaristo filmaktoro |
Verkoj | El ascensor de los borrachos Mi hija Hildegart |
Biografio
redaktiPlej probable, kiel li mem verkis en siaj memoroj,[1] li naskiĝis en Lima la 28an de aŭgusto de 1921, sed lia naskatestilo indikas, ke tio okazis en la ĉefurbo argentina, Bonaero. La kialo estas, ke la patrino, veturaktorino devis rapide iri al Bonaero. La neleĝa patro estis siavice filo de fama hispana aktorino María Guerrero, kiu malpermesis geedziĝon inter la gepatroj de Fernando Fernán Gómez.[2]
Li studis Filozofion kaj Beletrojn (Filologion) en Madrido, sed lia vera intereso (kaj familia heredo) kondukis lin al teatro. Dum la Hispana Enlanda Milito li ricevis aktor-edukon en Lernejo de la CNT, kaj debutis profesie en 1938 en la kompanio de Laura Pinillos; tie ekkonis lin Enrique Jardiel Poncela, kiu dungis lin en 1940 kiel duaranga aktoro por Los ladrones somos gente honrada. Poste dungis lin la produktora kinentrepreno Cifesa kaj tiele eniris en kino per la filmo Cristina Guzmán, reĝisorita de Gonzalo Delgrás kaj sekvantjare li ĝuis sian unuan protagonistan rolon en Empezó en boda, de Raffaello Matarazzo. Li laboris kiel aktoro al komencoj de la 1940-aj jaroj kaj poste dediĉis sin al kino, unue kiel aktoro (en sukcesaj filmoj kiaj Balarrasa aŭ Botón de ancla) kaj poste kiel reĝisoro, dum li ankoraŭ verkis kiel dramaturgo kaj scenaristo, kaj verkisto kaj ĉeestis kia tio ĉe la babilrondo de la fama Kafejo Gijón [ĥiĥOn].
El 1984 li ĉefe verkis personajn artikolojn en la ĵurnaloj Diario 16 kaj dimanĉa suplemento de El País, kaj produktis eseojn kaj 11 novelojn, ege aŭtobiografiaj aŭ historiaj kiaj: El vendedor de naranjas, El viaje a ninguna parte, El mal amor, El mar y el tiempo, El ascensor de los borrachos, La Puerta del Sol, La cruz y el lirio dorado, ktp. Estis sukcesa lia aŭtobiografio duvoluma, El tiempo amarillo, sed plej sukcesa estis teatraĵo tuj kinigita nome Las bicicletas son para el verano (Bicikloj estas porsomeraj), pri liaj infanaj memoraĵoj dum la Hispana Enlanda Milito.
Li edziĝis kaj divorcis el la kantistino María Dolores Pradera (1947–1959), kun kiu li havis filinon nome aktorino Helena Fernán Gómez, kaj filon Fernando, rilata kun la etoso de la kulturo. Li reedziĝis en 2000 kun la aktorino Emma Cohen, kun kiu li jam estis unuigita ekde la 1970-aj jaroj.
Per li la kino eniris en la Real Academia Española, de kiu li estis elektita membro en 1998[3]. Li estis honorita per la Premio Princo de Asturio de la Artoj en 1995.
En la 1970-aj jaroj Fernán Gómez iĝis unu de la aktoroj plej sukcesaj de la nomata hispana transiro, per filmoj kiaj El espíritu de la colmena, El amor del capitán Brando, Pim, pam, pum, fuego, Mi hija Hildegart, Los restos del naufragio, Mamá cumple cien años aŭ ¡Arriba Azaña!. Per ili li kunlaboris ĉe elstaraj reĝisoroj kiaj Jaime de Armiñán kaj Carlos Saura. En 1976 li partoprenis en grava filmo ne tre sukcesa ĉe publiko, kia El anacoreta, premiita en la Kinfestivalo de Berlino. Li krome reĝisoris kaj aktoris en du tre sukcesaj kaj bonkvalitaj televidserioj por TVE (Juan soldado kaj ĉefe El pícaro pri epizodoj de la klasika pikareska romano). Post la morto de Franco kaj la releĝigo de la CNT-AIT, li aktivis ĉe la Sindicato de Espectáculos de Barcelono kaj partoprenis en la fama anarkosindikatista Mitingo de Montjuic (Barcelono) de 1977 kun sia kunulino Emma Cohen.
En la 1990-aj jaroj Fernán Gómez ankoraŭ aktoris en protagonistaj roloj de gravaj filmoj kiaj Belle Époque, El abuelo (La avo) kaj La lengua de las mariposas(La lango de papilioj).
La 19-a de novembro de 2007 eniris en la Hospital Universitario La Paz pro pneŭmonio. Mortiĝis en Madrido la 21-a de novembro de 2007, 86jaraĝa.[4] Post tio li ankoraŭ ricevis honorojn el la Prezidanto José Luis Rodríguez Zapatero nome la Gran Cruz de la Orden de Alfonso X el Sabio.[5] Ankaŭ el la urbestro de Madrido Alberto Ruiz-Gallardón kiu nomigis per lia nomo la Kulturan Centron de la Villa de Madrid kiel Teatro Fernando Fernán Gómez.[6] En la omaĝa kapelo la ĉerko estis kovrita per ruĝanigra flago anarkiista,[7] kaj poste li estis bruligita.
En festivaloj li ricevis ĉirkaŭ tridekon de gravaj premioj.
Literatura verko
redaktiRomanoj
redakti- El vendedor de naranjas. Madrid, Tebas, 1961; Madrid, Espasa-Calpe, 1986.
- El viaje a ninguna parte. Madrid, Debate, 1985.
- El mal amor. Barcelona, Planeta, 1987; historia romano, finalisto de la Premio Planeta.
- El mar y el tiempo. Barcelona, Planeta, 1988.
- El ascensor de los borrachos. Madrid, Espasa-Calpe, 1993.
- La Puerta del Sol. Madrid, Espasa-Calpe, 1995.
- ¡Stop! novela de amor. Madrid, Espasa-Calpe, 1997.
- La cruz y el lirio dorado. Madrid, Espasa-Calpe, 1998; historia romano.
- Oro y hambre. Barcelona, Muchnik, 1999, historia romano.
- Capa y espada. Madrid, Espasa-Calpe, 2001; historia romano.
- El tiempo de los trenes. Madrid, Espasa-Calpe, 2004.
Teatro
redakti- Pareja para la eternidad. Madrid, Acanto, 1947.
- Las bicicletas son para el verano. Madrid, Espasa-Calpe, 1984.
- La coartada. Los domingos, bacanal. Madrid, Espasa-Calpe, 1985; Madrid, Antonio Machado, 1987.
- Lazarillo de Tormes. Adaptaĵo. Valladolid, Castilla Eds., 1994.
- Marido y medio. Komedio premierita la 7a de junio de 1959 en la Teatro Gran Vía de Madrido, nepublikita.
- Del Rey Ordás y su infamia. Komedio premierita la 22a de aŭgusto de 1983 en la Teatro Palacio del Progreso de Madrid, nepublikita.
- Ojos de bosque. Komedio premierita la 9a de julio de 1986 en la Placo de la Almudena de Madrido, ene de la programaro de «Los veranos de la Villa», nepublikita.
- El Pícaro. Aventuras y desventuras de Lucas Maraña. Premierita en la Teatro Central Hispano de Sevilo la 8an de septembro de 1992, nepublikita.
- Los invasores del palacio. Madrid, Fundación Autor, 2000.
- Defensa de Sancho Panza. Premierita en la XXV Festival Internacional de Teatro Clásico de Almagro la 19an de julio de 2002, publikita en la gazeto Acotaciones 20.
- Morir cuerdo y vivir loco. Premierita en la Teatro Principal de Zaragoza la 13an de januaro de 2004, nepublikita.
Memoraĵoj
redakti- Diario de Cinecittà. Revista Internacional del Cine, núm. 6, novembro de 1952; núm. 7, decembro de 1952.
- El olvido y la memoria. Autobiografía de Fernando Fernán Gómez. Triunfo, núm. 3, 6ª época, januaro de 1981.
- El tiempo amarillo. Memorias. I (1921–1943) kaj II (1943–1987). Madrid, Debate, 1990.
- El tiempo amarillo: memorias ampliadas (1921–1997). Madrid, Debate, 1998.
Poezio
redakti- A Roma por algo. Madrid, Separaĵo de Poesía Española (1954); Madrid, Fernán Gómez Arte kaj Ediciones, 1982.
- El canto es vuelo. Madrid, Visor, 2002 (kompleta poezio).
Artikoloj kaj eseoj
redakti- El actor y los demás. Barcelona, Laia, 1987.
- Impresiones y depresiones. Barcelona, Planeta, 1987.
- Historias de la picaresca. Barcelona, Planeta, 1989.
- El arte de desear. Madrid, Temas de Hoy, 1992.
- Imagen de Madrid. Madrid, El País-Aguilar, 1992.
- Tejados de Madrid. Madrid, Telefónica de España, 1992.
- Desde la última fila: cien años de cine. Madrid, Espasa-Calpe, 1995.
- Nosotros, los mayores, 1999.
- Puro teatro y algo más, 2002.
Literaturo porinfana
redakti- Los ladrones. Madrid, Anaya, 1986.
- Retal. Madrid, Anaya, 1988.
Diversaĵoj
redakti- Mi querido general (kinscenararo), 1986.
- Historias de la picaresca, 1989.
- La intrusa (televida scenaro pri rakonto de Borges), 1986
- Fuera de juego (kinscenararo), 1991.
- Las anécdotas del teatro: ¡aquí sale hasta el apuntador!, Barcelona, DeBolsillo, 1997.
- La escena, la calle y las nubes (rakontoj), Madrid, Espasa-Calpé, 1999.
- Conversaciones con Fernando Fernán Gómez (libro-intervjuo kun Enrique Brasó), Madrid, Espasa-Calpe, 2002.
Filmaro kiel reĝisoro
redaktiKino
redaktiTelevido
redakti- Los ladrones van a la oficina
- Tertulia con… (1981)
- El pícaro (1974)
- Juan Soldado (1973)
- La última cinta (1969)
Teatro
redakti- La vida en un bloc, de Carlos Llopis (1953).
Filmaro kiel aktoro
redaktiKino
redakti
|
|
Televido
redakti
|
|
Referencoj
redakti- ↑ FERNÁN GÓMEZ, Fernando, El tiempo amarillo: memorias ampliadas (1921–1997). Editorial Debate, Barcelona, 1998. ISBN 84-8306-139-2, pp. 33–35.
- ↑ «La feroz María Guerrero y la saga familiar del cómico», kroniko de la ĵurnalo El País, 23a de novembro de 2007.
- ↑ «"Este año es el colofón de mi carrera", dice Fernán Gómez», konsultita la 22an de novembro 2007, (El Mundo, 18a de decembro de 1998)
- ↑ «Fallece Fernando Fernán Gómez» (ĵurnalo El País, 21a de novembro de 2007).
- ↑ «Fernando Fernán Gómez, condecorado con la Gran Cruz de la Orden Civil de Alfonso X el Sabio», novaĵo de Europa Press en Yahoo! Noticias.
- ↑ «El Centro Cultural de la Villa se llamará Teatro Fernando Fernán Gómez» (ĵurnalo El País, 22a de novembro de 2007).
- ↑ «La rojinegra», en Rojo y Negro.
Eksteraj ligiloj
redakti- Premio Príncipe de Asturias de las Artes 1995 Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Tezo pri Fernando Fernán Gómez, aŭtoro
- Biografio, filmografio kaj fotoj (en Alohacriticon)
- Biografio kaj selekto de artikoloj kaj intervjuoj
- Verkisto, kinisto kaj anarkiisto[rompita ligilo], en Tierra y Libertad
- Antologio kaj defendo de Fernando Fernán Gómez Studo de Pedro Víllora en Acotaciones