Fervojo Adis-Abebo–Ĝibuto

fervojo inter Etiopio kaj Ĝibutio

La Fervojo Adis-Abebo–Ĝibuto (amhare አዲስ አበባ–ጅቡቲ የባቡር መስመር; france Chemin de fer Addis Abeba–Djibouti, orome Daandii baaburaa Finfinneefi Jibutii, somale Jidka Tareenka ee Addis Ababa-Jabuuti) estas normalŝpura internacia fervojo kiu funkcias kiel la spino de la nova Etiopa Nacia Fervoja Reto. La fervojo estis inaŭgurita fare de ĉefministro Hailemariam Desalegn la 1-an de januaro 2018. Ĝi provizas al senhavena Etiopio aliron al la maro, interligante la ĉefurbon de Etiopio Adis-Abebo kun Ĝibutio kaj ĝia Haveno Doraleh. Pli ol 95% de la komerco de Etiopio pasas tra Ĝibutio, respondecante pri 70% de la aktiveco ĉe la Haveno de Ĝibutio.[1][2]

Adis-Abebo–Ĝibuto

Mapo

Mapo
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Ethio-Djibouti Standard Gauge Railway Share Company
Teknikaj trajtoj
Longo 759 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 25 kV Ak
Maksimuma dekliveco 1,85%
Min. radiuso de arko 800–1 200 m
Maksimuma rapideco 120 km/h
vdr

La totala fervojkapacito estas 24,9 milionoj da tunoj da frajto ĉiujare, kun 6 milionoj da tunoj ĉiujare atenditaj en 2023.[3] Tiuj planoj estas akompanitaj per konstrulaboroj ĉe la Haveno de Doraleh por vastigi la ĉiujaran kargotraktadkapaciton de 6 ĝis 14 milionoj da tunoj, kun la celo atingi 10 milionojn da tunoj da kargo antaŭ 2022.[4][5]

En 2019 la fervojo transportis 84 073 pasaĝerojn kaj generis 1,2 milionojn da usonaj dolaroj en enspezo de tiu servo, malpli ol en 2018. En 2019 la fervojo generis 40 milionojn da usonaj dolaroj en kaj pasaĝeraj kaj ŝarĝaj enspezoj, multe sub la funkcia kosto de 70 milionoj da usonaj dolaroj. Dum la unua duono de 2020, la fervojo transportis 0,7 milionojn da tunoj da ŝarĝo.[6]


Komparo inter nova kaj malnova fervojoj

Referencoj

redakti
  1. Meseret, Elias, "Ethiopia's new coastal rail link runs through restive region", Associated Press, 5 oktobro 2016. Kontrolita 5 oktobro 2016.
  2. Maasho, Aaron, "Ethiopia signs Djibouti railway deal with China", Reuters, 17 decembro 2011.
  3. Ethiopia steams ahead with vision for a modern national rail network. Global Construction Review (17 februaro 2015).
  4. "Djibouti opens new port as part of $7 bln/year free-trade zone plan", Reuters, 24 majo 2017.
  5. "Grand plans for Djibouti", Port de Djibouti, April 2017. Kontrolita 11 januaro 2018.
  6. Wondewossen, Bemenet. Ethiopia: Ethio-Djibouti Railway Vows to Reverse Losses (angle). allAfrica.com (2020-09-23). Alirita 2020-10-16 .

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
INTERN 1