La Festivalo Sziget estas muzika festivalo, kiu okazas sur la Óbudai-sziget ("insulo de la malnova Buda") en Budapeŝto, Hungario. La insulo troviĝas meze de la Danubo. Ĝia nomo devenas de la hungaraSziget kiu fakte signifas "insulo". Komence naskiĝas kiel ekspozicio por lokaj muzikaj grupoj en 1993 kaj pliboniĝis jaron post jaro. Hodiaŭe, ĝi estas unu el la festivaloj, kiuj nombras la plej altajn ĉeestojn. Ĝi daŭras unu semajnon, la duan de aŭgusto.
La Festivalo Sziget nombras pli ol 60 staĝoj kaj gastigas ne nur dumspektaklan muzikon sed ankaŭ diskĵokeojn, teatrojn, kinajn projekciojn, dancojn, sportajn manifestaciojn ktp...
La Festivalo naskiĝis en 1993, el ideo de hungara artisto Péter Müller Sziámi, organizita de Gerendai Karoly. La unua fojo - nomata "student island" - dlak sziget" - estis kermeso de emerĝaj hungaraj artistoj, dume ekde 1994 sin elmontris sur la insulo Obuda ankaŭ famaj nomoj de la internacia muziko. De 1996 ĝis 2001 la festivalo nomiĝis "Pepsi Sziget Festival" pro la ĉefa sponsoro; ekde 2002 Pepsi ne plu estas inter la sponsoroj de la festivalo, kiu de tiam nomiĝas Sziget Festival.
Ĉefaj artistoj prezentiĝintaj en la Festivalo Sziget