Filipe Luís
brazila futbalisto
Filipe Luís Kasmirski, plej ofte nur nomata Filipe Luís (prononco laŭ sistemo IFA fiˈlipi luˈis), estas brazila futbalisto, kies patro havis patron polan kaj patrinon italan kaj la patrino patron aŭstran kaj patrinon same italan.[1] Li naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1985 en Jaraguá do Sul, do nun estas 39-jara, kaj krom la brazila ankaŭ havas italan ŝtatanecon.
Filipe Luís | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Filipe Luís Kasmirski |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1985 (39-jaraĝa) en Jaraguá do Sul |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | futbalisto futbala trejnisto |
Ekde la jaro 2015 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid. Krome Filipe Luís ekde la jaro 2009 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "6".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Filipe Luís Kasmirski – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)