François Magendie
François Magendie estis franca neŭrologo, fiziologo kaj pioniro en la eksperimenta fiziologio. Magendie studis la sorbadon kaj enkondukis strikninon, jodidon, bromidon kaj opion en la medicinon, studis la agadon de morfino kaj striknino, studis nitrogenon por la vivo kaj kiu distingis sensajn kaj movajn funkciojn de mjelnervoj. Magendie enkondukis la sisteman uzon de laboratoriobestoj en kuracista esplorado.
François Magendie (1783-1855) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de François Magendie.
| |||||
Persona informo | |||||
François Magendie | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1783 en Bordozo, Francio | ||||
Morto | 7-an de oktobro 1855 en Sannois, Francio | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 8 Grave of Magendie (en) vd | ||||
Lingvoj | franca • germana vd | ||||
Loĝloko | Francio vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Kolegio de Francio "Fakultato pri Medicino de Parizo" | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fiziologo kuracisto profesoro neŭrologo vd | ||||
Laborkampo | Medicino kaj fiziologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiNaskita en la familio de kirurgo, liaj studoj en Bordozo estis interrompitaj de la revolucio, post kiu li daŭrigis siajn studojn en Parizo, kie en la aĝo de 16 li komencis studi anatomion kun Alexis de Boyer (1757-1833), kirurgo en la hospitalo Hôtel-Dieu. En 1801 li eniris la Parizan Medicinan Lernejon.
Ekde 1807 li okupis la postenon kiel asistanto pri anatomio. En 1808 (la 24-an de marto) li defendis sian doktorecan tezon pri medicino kaj, post staĝo, ekde 1811 li okupis la postenon de prosektoro[1] ĉe la Pariza Medicina Fakultato. En 1809 aperis lia unua scienca verko, "Kelkaj Ĝeneralaj Ideoj kaj Fenomenoj Ekskluzive Karakterizaj de Vivantaj Korpoj", kiu elstarigis lian nomon en la scienca komunumo. Estas konata ke Magendie estis malĝentila en konduto, kiu kaŭzis konfliktojn kun kolegoj, precipe kun profesoro pri anatomio François Chaucier (1746-1828).
Krome, profesoro pri kirurgio Guillaume Dupuytren (1777-1835) vidis lin kiel danĝera rivalo kaj publike kontraŭbatalis lin. En 1813, Magendie abdikis de sia pozicio kiel anatomioinstruisto kaj ekoficis en privatan praktikon. Tamen, li daŭre instruis fiziologion private kun granda sukceso kaj en 1818 li estis nomumita al la Centra Oficejo de la Hospicoj (Bureau Central des Hospices Parisiens). Li ankaŭ laboris ĉe la Hôtel-Dieu kaj la Salpêtrière (1826-1830).
En 1831, li estis nomumita profesoro pri fiziologio kaj ĝenerala patologio en la sekcio de medicino (poste transformita en la sekcion de eksperimenta fiziologio) ĉe la Kolegio de Francio, kie li laboris ĝis sia morto.
Li estis unu el la plej brilaj reprezentantoj de la eksperimenta tendenco en fiziologio kaj estis siatempe la unua vivisektoro[2], kiu alte plibonigis kaj progresigis la vivisekcian teknikon. Per siaj verkoj, li revivigis eksperimentan fiziologion, precipe konfirmante la leĝon de Bell pri la diferenco en la funkcioj de la antaŭaj kaj malantaŭaj radikoj de la mjelo. El lia lernejo venis la fama fiziologo Claude Bernard, kiu nomis sin lia scienca heredanto, kaj la anatomo Francois-Achille Longet (1811-1871).
Verkaro
redakti- Physiological Researches on Life and Death, Xavier Bichat, 1827
- Formulary for the preparation and employment of several new remedies, 1828
- Elementary Compendium of Physiology, 1829
- Recherches Physiologiques et Cliniques sur l'Empploi de l'Acide Prussique ..., 1839
- An Elementary Treatise on Human Physiology, 1844
Vidu ankaŭ
redakti- Raphaël Bienvenu Sabatier (1732-1811) franca anatomo kaj kirurgo
- Louis-Bernard Guyton-Morveau (04.01.1737-02.01.1816) franca kemiisto kaj juristo
- Philippe Pinel (1745-1826)
- François Chaussier (1746-1828) franca kuracisto
- Félix Vicq d'Azyr (1748-1794)
- Franz Joseph Gall (1758-1828)
- Xavier Bichat (1771-1802)
- Charles Bell (1774-1842) brita kirurgo, anatomo, neŭrologo kaj filozofo
- Johann Gaspar Spurzheim (1776-1832) germana fiziologo
- Guillaume Dupuytren (1777-1835) franca anatomo
- Joseph Houlton (29.02.1788-14.01.1861) brita kirurgo
- François Achille Longet (1811-1871) franca anatomo kaj fiziologo
- Claude Bernard (1813-1878)
- Simon Noël Dupré (1814-1885) franca kuracisto, fiziologo kaj poeto
- Carl Ludwig (1816-1895)
- Ludwig Traube (1818-1876) germana kuracisto kaj patologo
- Ernst Wilhelm von Brücke (1819-1892) germana kuracisto kaj fiziologo
- Hermann von Helmholtz ('821-1894)
- Thomas Henry Huxley (1825-1895)
- Albrecht von Gräfe (1828-1870) germana oftalmologo
- Anatole France (1844-1924)
- Albert Leffingwell (1845-1916) usona kuracisto
- Henri Bonnemain (1911-2006) franca farmakologo kaj historiisto
- Charles Lichtenthaeler (1915-1993) svisa kuracisto kaj historiisto de la medicino
- Michel Foucault (1926-1984)
- Jean Théodoridès (11.06.1926-31.12.1999) franca parazitologo kaj historiisto pri la biologiaj sciencoj
- François Delaporte (1941-2019) franca filozofo kaj epistemologo