Francesc Poblet i Feijoo
Francesc POBLET i FEIJOO (Barcelono, 1960) estas historiisto kaj kunredaktoro de la katalunlingva revuo Lletres. Magistro pri Historio kaj pri Socia kaj Kultura Antropologio kaj membro de la Konsilio de la Departemento pri Nuntempa Historio de la Universitato de Barcelono. Fakulo pri la nuntempa historio de Katalunio, li publikigis librojn kiel Els bombardeigs a Barcelona durant la Guerra Civil (Eld. Ajuntament de Barcelona) kaj Nacionalistes d’Esquerra (Eld. Fundació Josep Irla). Li estis membro de la redakcio de la verkoj La Guerra Civil a Catalunya kaj El Franquisme a Catalunya (12 volumoj, Edicions 62) kaj direktoro de la librokolekto Quaderns de Barcelona. Memòria històrica.
Francesc Poblet i Feijoo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1959 (64-jaraĝa) |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li publikigis diversajn artikolojn pri la historio de la kataluna Esperanto-movado en la revuoj Esquerra Nacional, Catalunya, Sàpiens kaj Kataluna Esperantisto kaj en la ĵurnalo Avui. En 2004 li publikigis dulingvan libron pri la historio de la kataluna Esperanto-movado ĝis 1908 kaj en 2008 daŭrigon ĝis la unua mondmilito. En 2010 li redaktis kun Hèctor Alòs i Font artikolaron pri la historio de Esperanto en la Katalunaj Landoj ĝis 1940.
Verkoj pri Esperanto
redakti- Els inicis del moviment esperantista a Catalunya – La komenca esperanto-movado en Katalunio. Kataluna Esperanto-Asocio - O Limaco Edizions, 2004. ISBN 84-933380-5-2. 120 p.
- El Congrés Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona – La Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono. Kataluna Esperanto-Asocio, 2008. ISBN 978-84-936728-1-2. 140 p.
- Història de l'esperanto als Països Catalans. Recull d'articles – Historio de esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto. Kataluna Esperanto-Asocio, 2010. ISBN 978-84-936728-6-7. 472 p. (redaktoro kun Hèctor Alòs i Font)