Francesco Filelfo
Francisko FILELFO (n. en Tolentino, en la 25-a de julio 1398 - m. en Florenco, en la 31-a de julio 1481) estis itala humanisto, filologo, klerulo, pedagogo, poeto, helenisto kaj tradukisto.
Franciscus Philelphus (1398-1481) | ||
---|---|---|
itala humanisto
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-a de julio 1398 en Tolentino, Italio | |
Morto | 31-a de julio 1481 en Florenco, Italio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Lingvoj | latina • itala • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | March of Ancona (en) vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo | |
Familio | ||
Infanoj | Gianmario Filelfo (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto filozofo klasika filologo humanisto verkisto oratoro diplomato poeto universitata instruisto skribisto vd | |
Laborkampo | Poezio, kreiva kaj profesia verkado, klasika filologio, filozofio, lingvoinstruado, humanismo, tradukado kaj retoriko vd | |
Aktiva en | Bolonjo • Sieno • Florenco • Pavio • Milano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiInter 1416 kaj 1417, Filelfo komencis en la Universitato de Padovo siajn studojn pri gramatiko, retoriko kaj latina lingvo, kie liaj profesoroj estis Gasparino Barzizza kaj Paŭlo Veneto (1369-1429)[1][2]. Tie li havis la oportunon konatiĝi kun Georgo de Trebizondo kaj Andreo Chrysobergès (1380-1451)[3], kaj ili fariĝis intimaj amikoj. En 1417, kiam li estis nur 18-jara, lia beletra reputacio estis tiel granda, ke li estis invitita instrui elokventecon kaj moralan filozofion en Venecio. Kiel estis tradicio en Italio, li komencis instrui pri la lingvaĵo kaj la beleco de la ĉefaj latinaj aŭtoroj, Cicerono kaj Vergilio, kiuj estis konsideritaj la majstroj de la morala scienco kaj de la retorika eleganteco.
Agnoskita de la societo de la plej renomaj beletristoj kaj de la plej eminentaj veneciaj patricioj, estis al li proponita katedro por la publika instruado, en Vicenco, kaj, en 1419, dank'al influo de sia patrono, Leonardo Ĝustiniani (1388-1446)[4] sur la senato, li nomumiĝis al la grava posteno kiel notario kaj kanceliero por la administraj kaj feŭdaj aferoj en Konstantinopolo. Al ĉi tiu nomumo, kiu cetere estis tre deziregata de la tiama klera junularo, avidantaj je loka akirado rilate al la konado de la grekaj lingvo kaj literaturo, Filelfo antaŭ longe sin preparis, kaj tio rezultis, laŭ Johano Krizoloras (1360-1422)[5], je interveno el sia profesoro Guarino da Verona, kiu, inter 1403 kaj 1406, okupis tiun postenon en la urbo. Kun la necesa preparo por la konkero de la ofico kiel sekretario de la kanceliero, Filellfo, en la 14-a de julio 1420 fariĝis civitano de Venecio, kaj vojaĝis al la bizanca ĉefurbo en la fino de la sama monato. Iom poste li edziĝis al Teodora Crysoloras, nevino de Manuelo Krizoloras, la bizanca klerulo, kiu enkondukis la grekan kulturon en Italio, kaj je rekomendo de ĉi lastulo, li partoprenis en multenombraj diplomatiaj misioj de la imperiestro Johano la 8-a Paleologa.
Verkoj
redakti- Epistolae Francisci Philelphi - 1403
- Satyrarum Hecatosticon prima decas (decades decem) (1476)
- Fabulae, Veneza, 1480.
- Orationes et nonnulla alia opera, Plutarchi apophthegmata, ab eodem e Graeco in Latinum con versa (1481)
- Orationes Philelphi cum aliis opusculis (Aristoteles, Rhetorica. Plutarchus ..., Lorenzo Valla - 1492
- Orationes Philelphi Cum Aliis Opusculis - 1496
- Carminum libri V, Brescia 1497.
- Odae F. Philelfi, 1497
- Orationes et opuscula (Basileia, 1498)
- Epistolarum familiarum libri triginta septem Veneza, 1502.
- Satyrarum decades deceni (Veneza, 1502)
- Francisci Philelfi Satyrarum Hecatosticon prima [-decima decas] - 1502
- Epistolare Francisci Philelphi, Kessler - 1506
- Breviores elegantioresque Epistole Omnibus ... - 1507
- Satyrae centum distinctae decem decadibus Catholicis passim refertoe sententiis: praemissa authoris vita ab Egid. Perrino Campano, &c.” Paris, 1508.
- Breviores quaeque elegantioresque epistolae - 1520
- Epistolae familiares, studiosae Juventuti non minius utiles necessariae - 1526
- Conviviorum libri duo, Paris, 1552.
- Appiani Alexandrini historiæ (obra em latim).
Literaturo
redakti- Enciclopedia Italiana
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
- The Original Catholic Encyclopedia
- New World Encyclopedia
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., , Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- IdRef
- Catholic Encyclopedia
- A Renascença
- Online Encyclopedia Arkivigite je 2013-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- renaissance.academic.ru
- Renaissance Philosophy
- Gluideas.com Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Alexander Chalmers' Dictionary of Biographies[6]
- Rudolf Georg Adam, Francesco Filelfo at the court of Milan (1439-1481), University of Oxford Thesis, 1974, 569 pp. (Part 1: Text, 1-198, Part 2: Footnotes, 199-569)
Vidu ankaŭ
redakti- Μανουὴλ Χρυσολωρᾶς (1355-1415)
- Gasparino Barzizza (1360-1431)
- Antonio Loschi (1368-1441) [7]
- Kosimo de Mediĉo (1389-1464)
- Johano la 8-a Paleologa (1392-1448)[8]
- Θεόδωρος Γαζῆς (1398-1475)
- Francisko Sforza (1401-1466)
- Peter Anton von Clapis (1440-1512)[9]
- Johano Amerbach (1440-1513)
Referencoj
redakti- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Stanford Encyclopedia of Philosophy
- ↑ CERL Thesaurus
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Google Books
- ↑ Giovanni Benadduci (1843-1907) (* Tolentino, 31-a de decembro 1843 m. Santa Maria in Selva, 25-a de julio 1907), estis itala historiisto kaj publikigisto de la verkaro de Francisko Filelfo.
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Personensuche