Frederiko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld)

aŭstria generalo

Frederiko Joŝija (naskiĝinta Friedrich Josias la 26-an de decembro 1737 en Koburgo, mortinta samloke la 16-an de februaro 1815) estis germania princo de Saksio-Koburgo-Saalfeld kaj aŭstra feldmarŝalo. Patro lia estis duko Francisko Joŝija; edzigis lin la nenobela Therese Stroffeck (kiu naskis filon).

Frederiko Joŝija
Persona informo
Friedrich Josias von Sachsen-Coburg-Saalfeld
Naskiĝo 26-an de decembro 1737 (1737-12-26)
en Kastelo Ehrenburg (Koburgo)
Morto 26-an de februaro 1815 (1815-02-26) (77-jaraĝa)
en Coburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Koburgo-Saalfeld Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Frederiko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld)
Familio
Dinastio Dinastio Wettin vd
Patro Franz Josias de Saksio-Koburgo-Saalfeld Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Princess Anna Sophie of Schwarzburg-Rudolstadt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Princess Frederica Caroline of Saxe-Coburg-Saalfeld (en) Traduki, Princess Charlotte Sophie of Saxe-Coburg-Saalfeld (en) Traduki, Prince Christian Franz of Saxe-Coburg-Saalfeld (en) Traduki, Ernesto Frederiko de Saksio-Koburgo-Saalfeld kaj Johann Wilhelm von Sachsen-Coburg-Saalfeld (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Therese Stroffeck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Friedrich von Rohman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monumento en Koburgo

Tre frue li eniris la imperiestran armeon. En la aĝo de 19 jaroj li estis kavalerioficiro partoprenante la Sepjaran militon kun distingo. Ene de tri jardekoj li karieris ĝis feldmarŝala leŭtenanteco kaj estis ĝenerala komandanto en Galicio. Lia unua gravega ĉefmoderigo batalkampe estis pri armea korpuso sub Ernst Gideon von Laudon dum la Oka aŭstria milito kontraŭ la turkoj en 1788. En tre densa alianco kun la rusoj bataliĝis sub la komando de Aleksandr Suvorov. Pro glora venko en batalo je Râmnicu Sărat (Distrikto Buzău) en la 1789-a jaro (kontraŭ malamikaj taĉmentoj kvinoble pli grandaj) li nomumiĝis feldmarŝalo.

Triumfe li enmarŝis Bukareŝton kaj, post la packontrakto de Sviŝtov (Provinco Veliko Tarnovo) en 1791, li estis dum certa tempo ĉefkomanda generalo en Hungarujo. Post tio sekvis eĉ plia karierevoluo. Ĉar post la malvenko ĉe Mons-Jemappes (1792) la vienanoj nomumis lin ĉefkomandanto de ĉiuj aŭstraj armeeroj kontraŭfrancaj. Danke al venkoj ĉe Aldenhoven kaj Neerwinden (1793) li por mallonga temo remetis Aŭstrian Nederlandon sub imperiestran potencon. Sed la viena armea gvidadaĉo sub Johann Amadeus Franz von Thugut estis nekapabla uzi tiajn sukcesojn daŭren. Malgraŭ tio, Frederiko Joŝija kontinuigis siajn venkojn kaj povis konkeri plurajn lokojn, ekz. Condé, Valenciennes kaj Quesnoy. Plurfoje la franca armeo devis removiĝi malantaŭ la riveron Sambre. Finfine estis malvenko ĉe Fleurus (1794) kaj Aŭstria Nederlando devis cediĝi al la francoj.

La lastajn du jardekojn de sia vivo li pasigis Koburge. Menciindas ke sume kvar Wettin-oj estis feldmarŝaloj de la imperiestra armeo; Frederiko Joŝija tamen taksatas la plej talenta el ili.

Fontoj

redakti
  • Preradovich, Nikolaus von: "Friedrich Josias" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 577-578

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
os 8