Galega Verkista Asocio
Galega Verkista Asocio (galege Asociación de Escritores en Lingua Galega, akronime AELG) estas oficiala ento de la aŭtonoma regiono Galegio. La organizo estas formita de verkistoj de la galega lingvo. Ĝi estis fondita fare de grupo de verkistoj: Álvaro Cunqueiro, Rafael Dieste, Ánxel Fole, Ricardo Carballo Calero, Antón Avilés de Taramancos kaj aliaj [1].
Galega Verkista Asocio | ||
---|---|---|
profesia asocio verkista organizaĵo | ||
Komenco | 3-a de majo 1980 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
AELG celebris la 1-an Kongreson de Galegaj Verkistoj en 1981 kaj partoprenas en la organizado de Galeusca- renkontiĝoj kun verkistoj el Katalunio kaj Eŭskio. Dum jaroj ĝi kontraŭstaris al la Real Academia Galega ĉar ĝi konsideris ĝin senmova institucio, kiu ne laboris por la galega kulturo. La revuo Escrita Contemporánea estas ĝia ĉefa oficiala literatura organo. Nuntempe, pli ol 360 verkistoj kaj verkistinoj estas membroj. Ĝi estas agnoskita de la Sveda Akademio prezenti oficialajn kandidatojn por la Nobelpremio pri Literaturo kaj estas parto de la Kongreso de Eŭropaj Verkistoj.
Referencoj
redakti- ↑ Euloxio Ruibal e Joseba Sarrionandia serán premiados pola Asociación de Escritores e Escritoras en Lingua Galega (galege) (2024-03-09). Alirita 2024-04-29 .