Gedeon Barcza
Gedeon Barcza [barca], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barcza Gedeon, estis hungara ŝakisto, instruisto, trejnisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyalásonyi [nadjalAŝonji], lia patro estis József Barcza (instruisto).
Gedeon Barcza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1911 en Kisújszállás |
Morto | 27-an de februaro 1986 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 33/3-1-7 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto instruisto ĵurnalisto sporta trejnisto |
Gedeon Barcza[1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1911 en Kisújszállás, li mortis la 27-an de februaro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLa familio Barcza translokiĝis al Debrecen en 1915, tial la juna Gedeon tie frekventis bazlernejon, poste li maturiĝis en la kalvinana kolegio en 1929, pli poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1935, eĉ en la sekva jaro li studis juron. En 1936 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li instruis en bazlernejo, sed ekde 1945 li estis metita al la municipa pedagogia oficejo. En 1951 li ŝanĝis profesion kaj li estis ĵurnalisto en ŝakrevuo.
Ŝaka kariero
redaktiGedeon Barcza aperis kiel bona ŝakisto dum la kolegiaj jaroj en 1928. Inter 1931–1935 li estis 5-foja urba ĉampiono de Debrecen. Li ricevis la rangojn ŝakmajstro en 1936, internacia majstro en 1950, grandmajstro en 1954. Li estis hungara ĉampiono okfoje, ŝakolimpikano sepfoje, li havis ormedalon teame en 1936, sole en 1954. Ekde 1952 li estis ankaŭ trejnisto.
Gedeon Barcza edziĝis en 1941, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1942-1949. Li ricevis premiojn inter 1951-2012 (la lasta postmorte).
Elektitaj kontribuoj
redakti- A sakk (1943)
- Tanulj sakkozni (kunaŭtoro, 1951)
- A sakkozás világbajnokai (kunaŭtoro, 1959, ankaŭ germane, pligrandigite: 1975)