Georg Städeler
Georg Andreas Karl Städeler (Hanovro, 25-a de marto 1821 - Hanovro, 11-a de januaro 1871) estis germana kemiisto kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Zuriko kaj Göttingen (1849). Li estis filo de Friedrich August, registarkanceliero, kaj Auguste Christine Henriette. Li ankaŭ estis amiko de Wilhelm Langenbeck (1821-1909), kun kiu li publikigis komunan verkon pri la toksaj efikoj de organikaj kupraj saloj.
Georg Städeler | ||
---|---|---|
Kvalita Kemia Analizo de mineralaj substancoj, verkita de Georg Städeler, kaj eldonita en 1873.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-a de marto 1821 en Hannover | |
Morto | 11-a de januaro 1871 en Hannover | |
Alma mater | Universitato de Zuriko Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko Universitato de Göttingen | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Zuriko vd | |
Doktoreca konsilisto | Friedrich Wöhler • Friedrich Wöhler vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiLicenciita kaj trejnita kiel apotekisto en Hanovro, 1845, li studis kemion kaj botanikon en Göttingen, kaj en 1846 li doktoriĝis kaj estis dungita kiel asistanto de Friedrich Wöhler.
En 1845 li studis en la Universitato de Göttinge, tie kie Friedrich Wöhler estis lia profesoro. En 1851 li iĝis eksterordinara profesoro pri fiziologia kemio en la sama universitato. Inter 1853 kaj 1870 li agis kiel plena profesoro pri ĝenerala kemio ĉe la Universitato de Zuriko. Inter 1855 kaj 1870 li oficis kiel profesoro pri analiza, organika kaj neorganika kemio ĉe la Federacia Politekniko. En siaj preskaŭ 40 verkoj, Georg Städeler traktis mineralanalizojn, la izolitecon de bestaj komponantoj kaj la karakterizado pri kemiaj konvertiĝoj kaj makomponaĵoj. Aliaj verkoj traktas pri aminoacidoj, sukero, alantoino, kreatino, ĥitino, fibroino kaj kolorigo de la ovoflavo. Städeler estis bonega instruisto kaj planisto; lia "Gvidlibro por la Kvalita Analizo de Neorganikaj Korpoj" havis 15 eldonojn en vastigita formo.
Kiam li studas la efikon de kloro, sub la formacia stato, sur diversaj organikaj substancoj, li faras la rimarkindan observon, ke kloro kaj amelo produktas ĝuste la saman substancon, kiun Liebig jam akiris el alkoholo en 1832 kaj nomis kloralon, kaj kiu, post sia enkonduko al medicino de Richard Liebreich (1830-1917), devis iĝi tiel grava. Samtempe, tamen, Städeler akiras novan substancon el la kloralo per la ago de la sulfata acido, kiun li nomas kloralido. La kloralido poste iĝis la tipo por tuta klaso de kunmetaĵoj, kiujn Otto Wallach (1847-1931) kunigis kaj konigis sub la nomo de kloralidoj. La kunmetaĵo de la kloralido ne estis facile interpretebla, precipe tiel longe dum la dualisma teorio de Berzelius daŭre ekzistis en organika kemio. Do okazis, ke la formulo de Städeler, bazita sur precizaj analizoj, estis baldaŭ atakita de la plej konataj kemiistoj. Gmelin, Laurent, kaj Gerhardt, dubante pri la precizeco de liaj analizoj, ĉiuj postulis malsaman formulon por la kloralido. Sed la kontentigo ne mankis: post dek unu jaroj liaj nombroj estas tute konfirmitaj per novaj analizoj de Kekulé kaj hodiaŭ ne plu estas dubo pri la praveco de lia formulo, ĉar Wallach sukcesis prepari la kloralidon sinteze kaj kiel trikloridan etilenon estero de la laktata acido trioble klorigita.
Vidu ankaŭ
redakti- François Rabelais (1494-1483)
- Jakob Böhme (1575-1624)
- Christian Vater (1651-1732)
- Johann Gottfried Herder (1744-1803)
- Ludwig Wilhelm Gilbert (1769-1824)
- Karl Wilhelm Juch (1772-1821)
- Friedrich Heinrich von der Hagen (1780-1856)
- Franz Friedrich Kindt (1786-1856)
- Wilhelm Ambrosius Barth (1790-1851)
- Johann Friedrich Dieffenbach (1792-1847)
- Friedlieb Ferdinand Runge (1794-1867)
- Leopold Gmelin (1788-1853)
- Johann Lukas Schönlein (1793-1864)
- Georg Christian Kindt (1793-1869)
- Johann Christian Poggendorff (1796-1877)
- Wilhelm Baum (1799-1883)
- Jean-Baptiste Dumas (1800-1884)
- Friedrich Wöhler (1800-1882)
- Thomas Graham (1805-1869)
- Auguste Laurent (1807-1853)
- Friedrich Julius Otto (1809-1870)
- Bernhard von Langenbeck (1810-1887)
- Hermann Lebert (1813-1878)
- Julius Robert von Mayer (1814-1878)
- Charles Gerhardt (1816-1856)
- Wilhelm Heinrich Heintz (1817-1880)
- Hermann Kopp (1817-1892)
- Hermann Kolbe (1818-1884)
- Friedrich Theodor von Frerichs (1819-1885)
- Christoph Gottfried Andreas Giebel (1820-1881)
- Wilhelm Langenbeck (1821-1909)
- Valentin Rose (1829-1916)
- Theodor Billroth (1829-1894)
- August Kekulé (1829-1896)
- Richard Liebreich (1830-1917)
- Johann Philipp Reis (1834-1874)
- Johann Karl Friedrich Zöllner (1834-1882)
- Johannes Wislicenus (1835-1902)
- Rudolph Fittig (1835-1910)
- Wilhelm Holtz (1836-1913)
- Robert Otto (1837-1907)
- Adolf Weil (1848-1916)
- Edmund Albert Letts (1851-1918)
- Theodor Weyl (1851-1913)
- Traugott Sandmeyer (1854-1922)
- Josef Houben (1875-1940)
- Julius von Braun (1875-1939)
- Hermann Leuchs (1879-1945)
- Kurt Hoesch (1882-1932)
- Karl Wilhelm Rosenmund (1884-1965)
Verkaro
redakti- Ueber das Vorkommen von Leucin und Tyrosin in der menschlichen Leber (Pri la ĉeesto de Leŭcino kaj Tirozino en la homa hepato), 1855, verko de Jacob Neukomm, kune kun Friedrich Theodor von Frerichs, kaj dediĉita al liaj profesoroj D-roj Georg Städeler kaj Heinrich Lebert (1813-1878)
- Leitfaden für die qualitative chemische Analyse anorganischer Körper ("Gvidlibro pri la kvalita kemia analizo de neorganikaj korpoj)
- Ueber das Tyrosin ("Pri la tirozino")
- Untersuchungen über das Aceton ("Studoj pri la acetono"), 1860
- Untersuchungen über das Chloral (Disertacio: "Studoj pri la kloraloj")