Georg von der Gabelentz
Hans Georg Conon von der GABELENTZ (naskiĝinta la 16-an de marto 1840 en Altenburg-Poschwitz, mortinta la 11-an de decembro 1893 en Berlino) estis germana lingvisto.
Georg von der Gabelentz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georg von der Gabelentz | |||||
Naskonomo | Hans Georg Conon von der Gabelentz | ||||
Naskiĝo | 16-an de marto 1840 en Poschwitz | ||||
Morto | 11-an de decembro 1893 (53-jaraĝa) en Berlino | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Saksio-Altenburg vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Universitato de Lepsiko vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Hans Conon von der Gabelentz vd | ||||
Infanoj | Hanns-Conon von der Gabelentz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĉinologo lingvisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Filologio vd | ||||
Aktiva en | Leipzig vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiPost studoj de financekonomio kaj jursciencoj ĉe la universitato de Jena kaj la universitato de Lepsiko inter 1859 kaj 1863, li ekdeĵoris en 1864 en saksiaj servoj kaj estis en 1871 kaj 1872 komisiita administranto ĉe la prefektejo de Strasburgo. Krome estis li helpantis al la distrikta estro en Mulhouse. De 1873 li asesoris ĉe la distrikta tribunalo de Dresdeno.
En 1878 li nomumiĝis eksterorda profesoro pri eostaziaj lingvoj en Lepsiko kaj en 1889 li estiĝis akademiano kaj orda profesoro en Berlino. Jam dum knabaj jaroj li estis ellerninta la lingvojn holanda, itala, novzelanda, ĉina. En la aĝo de 17 jaroj li ekinteresiĝis pri kompara lingvoscienco de la hindoĉinia lingvaro malkovrante kaj formulante mem sonŝanĝ-regulojn. La rezultojn li publikigis en 1859 en organo de la gimnazio de Altenburg. De tiam gravadis la okupo pri la lingvoj ĉina, japana, manĉura, alifura (de ĉe Sulavesa maro). Multajn eseojn pri gramatiko kaj literaturo de la diversaj popoloj sed ankaŭ lingvofilozofiajhoj troviĝas i.a. en la jenaj gazetoj: »Zeitschrift der Deutschen Morgenländischen Gesellschaft«, »Zeitschrift für Völkerpsychologie und Sprachwissenschaft«, kunsidaj raportoj de Reĝa saksa societo de la sciencoj kaj Reĝa prusa akademio de la sciencoj.
Li ankaŭ publikigis eldonon de la metafizika verko »Thai-Khi-Thu« (kun traduko, Dresdeno 1876). Lia ĉefverko estas tamen »Chinesische Grammatik mit Ausschluß des niedern Stils und der heŭtigen Umgangssprache« (Lepsiko 1881), kun sekvanta »Anfangsgründe der chinesischen Grammatik« (Lepsiko 1883); krome gravas: »Beiträge zur Kenntnis der melanesischen, mikronesischen und papuanischen Sprachen«- (kun A. B. Meyer, Lepsiko 1882); »Die Sprache des Cuangtsi« (Lepsiko 1888); »Confucius und seine Lehre« (Lepsiko 1888); »Die Sprachwissenschaft« (Lepsiko 1891); »Handbuch zur Aufnahme fremder Sprachen« (Berlino 1892). Aperis post lia morto »Die Verwandtschaft des Baskischen mit den Berbersprachen Nordafrikas« (Braunschweig 1894).
Fonto
redakti- "Gabelentz" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Lepsiko 1907, p. 247