Geraniacoj
La geraniacoj[2] (latine Geraniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo geranialoj (Geraniales). Ĝi enhavas 7 genrojn kaj ĉirkaŭ 840 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas geranio[2].
Geraniacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
geranio Geranium L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ili estas herbaj plantoj aŭ arbetoj, kiuj produktas vegetaĵajn esencojn en kontinentaj ĝis tropikaj zonoj. Geranio kaj pelargonio estas tre uzataj en hortikulturo.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (5 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Geraniales Juss. ex Bercht. & J.Presl - geranialoj
- Geraniaceae Juss. - geraniacoj
- California Aldasoro, C. Navarro, P. Vargas, L. Sáez & Aedo - kalifornjo
- Erodium L'Hér. ex Aiton - erodio[5]
- Geranium L. - geranio[2]
- Hypseocharis J. Rémy - hipseokarito
- Monsonia L. - monsonio
- Pelargonium L'Hér. ex Aiton - pelargonio[6]
- Sarcocaulon Sweet - sarkokaŭlo
- Geraniaceae Juss. - geraniacoj
- Geraniales Juss. ex Bercht. & J.Presl - geranialoj
Bildaro
redaktiPelargonidino
redaktiPelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranioj kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ araceoj. La floroj organĝ-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.