Gerhard Günther
Gerhard GÜNTHER (naskiĝinta la 22-an de februaro 1930 en Greiz, mortinta en februaro 2023[1]) estis germana juristo, arkivisto kaj historiisto.
Vivo
redaktiStudis Günther jursciencojn ĉe universitato de Jena; doktoriĝo sukcesis en 1956 post defendo de la tezo Die Anfänge der Rezeption des mittelalterlichen römischen Zivilrechts in Thüringen bis zur Mitte des 14. Jahrhunderts.[2] En 1959 li ekestris la municipan arkivon de Mühlhausen.[3] Kun Dietrich Lösche li kreis modernan administradarkivon kiun pliriĉigis de 1962 libra bindejo kaj de 1965 stokejo kun bildoj. Registrojn ili kreis publikigitajn s.t. Das Stadtarchiv Mühlhausen und seine Bestände kun aneksoj pri la urbaj historio kaj konstitucio.
Krome studis li arkivsciencojn kaj doktoriĝis ĉe universitato de Lepsiko en 1973 verkinte la disertacion Studien zur Geschichte der Reformation und des Bauernkrieges.[4] Günther estis ankaŭ la unua direktoro de la memorloko Zentrale Gedenkstätte Deutscher Bauernkrieg (pri la Germana Kamparana Milito). Li ankaŭ planis la daŭran ekspozicion en la eksa franciskana kirko.
Popularigon de la municipa historio de Mühlhausen atingis lia broŝurego el la 1975-a jaro Mühlhausen in Thüringen. 1200 Jahre Geschichte der Thomas-Müntzer-Stadt. Jam 1971 li publikigis la altvaloran laboraĵeton pri la urbodomo s.t. Mühlhausen in Thüringen. Das Rathaus. En la kajero 2/1990 de la periodaĵo "Archivmitteilungen" li kritikegis la arkivejan praktikon de GDR estante estro de la municipa kaj distrikta arkivoj de Mühlhausen.
En oktobro/novembro 1990 li estis stipendiulo de Germana Historia Instituto (DHI) en Romo kie eblis por li esploradi en akrivoj kaj bibliotekoj vatikanaj. En 1997 aperis grava jurhistoria verko de li pri Heiligenstadt, Willkür der Stadt Heiligenstadt aus dem Jahr 1335. Stadtrechtim Mittelalter; temis pri la unua esploro pri transpreno de la mezepoka romia juro en Turingio. En 2004 eldonejo Rockstuhl surmerkatigis la verkon Vom Wagenrad zum Automobil okaze de la 75-a datreveno naskiĝtaga de Günther. Impulson por tio liveris eble en aprilo 1992 la karoseriaj kaj veturilaj metiistoj de Turingio kun ilia kongreso pri la evoluo de radfarado en Meza Germanujo.
Honoroj
redakti- nomumiĝo je Arkiva konsilisto
- 1989: Verdienstmedaille der DDR (meritmedalo de GDR)
- 1989: Ehrennadel des Kulturbundes der DDR (meritpremio de Kulturligo de GDR)
Verkoj (elekto)
redakti- Mühlhausen in Thüringen. 1200 Jahre Geschichte der Thomas-Müntzer-Stadt, Leipzig 1975
- Mühlhausen. Das Rathaus, Leipzig 1975
- "Bemerkungen zum Thema 'Thomas Müntzer und Heinrich Pfeiffer in Mühlhausen'", ĉe: Gerhard Heitz (eld.): Der Bauer im Klassenkampf. Studien zur Geschichte des deutschen Bauernkrieges und der bäuerlichen Klassenkämpfe im Spätfeudalismus, Berlino k.a. 1975, p. 157–182
- Zur territorialen Entwicklung des Kreises Mühlhausen (=Mühlhäuser Beiträge, 2/1979), p. 64–70 kaj 127–128
- kun Winfried Korf: Mühlhausen. Thomas-Müntzer-Stadt (=Kunstgeschichtliche Städtebücher). VEB E.A. Seemann-Verlag, Leipzig 1986, ISBN 3-363-00018-9; dua eldono, ISBN 3-363-00018-9.
- "Müntzer-Quellen im Stadtarchiv Mühlhausen", ĉe: Archivmitteilungen 39 (1989), p. 204–206
- Willkür der Stadt Heiligenstadt aus dem Jahr 1335. Stadtrecht im Mittelalter, Duderstadt, 1997
- Vom Wagenrad zum Automobil, Bad Langensalza 2004
- Römisches Recht in Thüringen. Seine Anwendung im Rechtsleben bis 1350, Bad Langensalza 2006
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Gerhard Günther en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB
- etbiografio kun foto - ĉe: Rockstuhl-eldonejo]
Notoj
redakti- ↑ "Mühlhausens langjähriger Stadtarchivar ist tot" - ĉe: Thüringer Allgemeine, 4.3.2023
- ↑ Ĉi verko aeris en 2006 ĉe eldonejo Rockstuhl s.t. Römisches Recht in Thüringen. Seine Anwendung im Rechtsleben bis 1350.
- ↑ Okaze de la 25-a datreveno de lia ekdeĵoro okazis februare de 1984 eĉ simpozio de fakuloj en Mühlhausen.
- ↑ Fakte ĉi dua disertaĵo konsistis el pluraj unuopaj eseoj, ekz. Altes Recht, Göttliches Recht und Römisches Recht in der Zeit der Reformation und des Bauernkrieges aŭ Martin Luther und das Recht.