Germana Esperanto-Instituto
La Germana Esperanto-Instituto (GEI) estas institucio de Germana Esperanto-Asocio, kiu okupiĝas pri lingvaj aspektoj de Esperanto.
Germana Esperanto-Instituto | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo instituto | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiGEI estis fondita en 1948 en Munkeno. Ĝi daŭrigis la laborojn de la iama Esperanto-Instituto por la Germana Regno (Esperanto-Institut für das Deutsche Reich), kiu ekzistis de 1918 ĝis sia devigita dissolviĝo en 1936. La intermilita instituto siavice estis posteula organizaĵo de la Saksa Esperanto-Instituto, fondita post la 4a Universala Kongreso en Dresdeno 1908.
Taskoj
redaktiGEI zorgas precipe pri jenaj aspektoj:
- lingvaj ekzamenoj je tri niveloj
- instruaj kaj sciencaj aktivadoj
- biblioteko (Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen), dokumentado
- lingva kontrolo de manuskriptoj
- terminologio; eldonado de duonjara informilo "Terminoteko" (red. Bernhard Pabst)
La instituto eldonas (precipe germanlingvan) serion "Esperanto-Dokumente" kaj aliajn publikigaĵojn. Ĝi kunlaboras kun la Akademio de Esperanto kaj kun Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj.
Direktoro de la instituto estas la lingvisto Martin Haase.
Publikigaĵoj (selekto)
redakti- 1956: Anleitung für die Arbeitsweise der Prüfungskommissionen
- 1959: Die Prüfungen des Deutschen Esperanto-Instituts
- 1974: Die Einigung Europas und ihr Sprachenproblem
- 1977: Deutsches Esperanto-Institut - Aufbau, Entwicklung, Leistungen
- 1981: Esperanto in Theorie und Praxis
- 1994: Esperanto-Dokumente 1 - Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto
- 1995: Esperanto-Dokumente 2 (Artikolaro pri Esperanto kaj lingvistiko kaj pri Fakvortoj en Esperanto)
- 1995: Esperanto-Dokumente 3 (Artikolaro pri la kadra temo Esperanto en komerco kaj ekonomio)
- 1997: Esperanto-Dokumente 4 - Minderheitensprachen / Pri minoritataj lingvoj
- 2000: Esperanto-Dokumente 5 - Beiträge zur Geschichte der deutschen Esperanto-Bewegung
- 2001: Esperanto-Dokumente 6 - Allen Sprachen eine Zukunft - für kulturelle Vielfalt und gleichberechtigte Verständigung in Europa
- 2003: Esperanto-Dokumente 7 - Interlinguistik und Esperantologie: Wege zur Fachliteratur
- 2008: 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908-2008
- 2013: Esperanto-Dokumente 8 - Sonnenberger Leitsätze zur europäischen Sprachenpolitik
Bibliografio
redakti- Ulrich Lins: Zur Geschichte des Esperanto-Instituts in Sachsen 1908–1936. In: Martin Haase (Hrsg.): Beiträge zur Geschichte der deutschen Esperanto-Bewegung. Berlin: Deutsches Esperanto-Institut 2000, S. 20–29.
- 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908-2008. Augsburg 2008, 84 S. (Artikolaro kun kontribuoj de Detlev Blanke, Werner Bormann, Rudolf Fischer, Ulrich Görtz, Martin Haase, Ulrich Lins, Utho Maier, Karl Heinz Schaeffer und Gerald Tucker).
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la instituto (en germana lingvo)
- Biblioteko