Ĝirolamo Hiarjo estis itala nobelulo, kondotiero kaj eble nevo de la papo Siksto la 4-a. Li estis filo de Paolo Riaro (1381-1453) e Bianca della Rovere (1421-1473). Historiisto kiel Ludwig von Pastor (1854-1928) karakterizis lin kiel malnobla, senkompata kaj nelacigebla malpacemulo. Hiarjo gajnis ĉi tiun reputacion en granda parto dum la regado de sia onklo, papo Siksto la 4-a. Lia krueleco kaj lia rolo en la Komploto de Pazzi kontraŭ Lorenzo de' Mediĉo pruvis siajn senskrupulajn manierojn.[1]

Ĝirolamo Riario
(1443-1488)
Ĝirolamo Riarjo (centre), detalo de Siksto la 4-a, nomumante Platinan, pentraĵo de Melozzo da Forlì, 1477, Vatikana Pinakoteko.
Ĝirolamo Riarjo (centre), detalo de Siksto la 4-a, nomumante Platinan, pentraĵo de Melozzo da Forlì, 1477, Vatikana Pinakoteko.
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1443
en Savono, Italio
Morto 14-an de aprilo 1488
en Forlì, Italio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Imola cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio House of Riario vd
Gefratoj Pietro Riario (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Caterina Sforza (mul) Traduki (1477 (Gregoria)–1488 (Gregoria)) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Bianca Riario (en) Traduki, Ottaviano Riario (en) Traduki, Francesco Riario Sforza (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Siksto la 4-a (onklo)
Girolamo Basso della Rovere (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li estis unu el la multaj nevoj de la papo Siksto la 4-a, kiu precipe favoris lin, same kiel lian fraton kardinalo Pietro Riario (1445-1474), dum lia kariero, kio igis plurajn aŭtorojn diri ke Siksto la 4-a, ofte akuzita je diboĉo, estis la vera patro de Ĝirolamo kaj Pietro.

En 1473, Siksto la 4-a kaj la Kardinalo Pietro Riario aranĝis la edziĝon de Ĝirolamo al Katerina Sforza (1463-1509), ekstergeedza filino de Galeazzo Maria Sforza, Duko de Milano, kaj Lucrezia Landriani (1440-1508), tiam kun aĝo de dek jaroj. La geedziĝo ne estis kompletigita ĝis kvar jaroj poste en 1477 kiam Katerina atingis la aĝon de dek kvar.

Por ŝia edziniĝo, ŝia frato Pietro Riario donis al ŝi la regon de Imola, urbo en kiu Katerina faris triumfan eniron en 1477. La saman jaron, ili foriris por ekloĝi en Romo kie Ĝirolamo estis nomumita komandanto de la kastelo de Sankta Anĝelo kaj Kapitano Generalo de la Eklezio.

En 1478, li estis unu el la aranĝantoj de la komploto de la Pazzi celita murdi Lorenzo de Mediĉo kaj lian fraton Ĝiulianon de' Medici (1453-1478) kiuj mortis, sed la komploto malsukcesis. Lia partopreno en la komploto devis igis ilin florentinajn regojn inkluzive de Faenza.

En septembro 1480 li ricevis el Siksto la 4-a la regon de Forlì kiun la Vatikano ĵus reakiris sekvante la disputon inter Sinibaldo la 2-a Ordelaffi (1467-1480) kaj Francesco la 5-a Ordelaffi, ambaŭ asertante sukcedi Pinon la 3-a Ordelaffi (1461-1488).

Por akiri la subtenon de la loĝantaro de Forlì, li entreprenis politikon pri konstruado kaj plibeligado de la urbo, precipe de la palaco, kaj abolicii impostojn. Ĉi tiu laboro kaj la manko de rimedoj multe malfortigis liajn financojn.

Komence de 1482, kun la espero de akirado de novaj havaĵoj en la teritorioj tenitaj fare de la Dukoj de Ferrara, li konvinkis Venecion deklari militon kontraŭ Herkulo la 1-a d'Este, Duko de Ferrara; ekster de la kutimaj konfliktoj pri la posedo de la fortikaĵoj laŭlonge de la limoj, la Respubliko Serenissima vidis ĝiajn teritoriajn interesojn minacatajn fare de la Domo d'Este kiu, spite al komercaj interkonsentoj rezervantaj la salkomercon al Venecio, komencis produkti salon en Komakjo. Tiu Sala Milito finiĝis en 1484 sen Ĝirolamo akiri novajn terojn. Li trovis sin sen subteno post la morto de sia protektanto Siksto la 4-a en 1484.

Por konservi siajn prerogativojn, li sendis sian edzinon Katerina por okupi kaj defendi la Kastelo de Sankta Anĝelo en Romo en sia nomo. Post kuraĝa rezisto de dek tri tagoj ŝi kapitulacis kaj resendis la kastelon al la romiaj kardinaloj.

Ambaŭ retiriĝis al Forli kaj Imola sed Ĝirolamo ruinigis sin per siaj impostreduktoj, liaj plej grandaj konstruaĵoj kaj la pago de la salajro de siaj soldatoj, li reinstalis impostojn kaj faris multajn konfiskojn de posedaĵo kiu provokis koleregon de la loĝantoj de Forli kaj Imola. Dum li estis en Imola en 1487 unua ribelo okazis en Forli sed ĝi estis subpremita de sia edzino Katerina Sforza.

En 1488 eksplodis dua ribelo, gvidata de nobela familio el Forli, la Orsi. La 14-an de Aprilo, Checco Orsi (1458-1488) kaj Ludovico Orsi (1455-1488) eniris la palacon kaj, malgraŭ la ĉeesto de lia persona gardisto, murdis Ĝirolamon. Lia korpo estis ĵetita en la urboplacon kie homamaso kolektis por subteni la murdintojn kaj poste prirabi la palacon.

Vidu ankaŭ

redakti
  • Alfons de Borja y Cabanilles (1378-1458)
  • Ludoviko la 3-a Gonzaga (1412-1478)
  • Siksto la 4-a (1414-1484)
  • Stefano da Bagnone (1418-1478) itala presbitero
  • Bernardo Bandini Baroncelli (1420-1479) itala komercisto kiu havis fundamenta rolo en la "Komploto de la Pazzi"
  • Jacopo de' Pazzi (1423-1478) itala politikisto kaj unu el la respondeca de la "Komploto de la Pazzi"
  • Leone Cobelli (1425-1500) itala historiisto kaj pentristo
  • Francesco Nori (bankisto) (1430-1478) itala bankisto
  • Taddeo Manfredi (1431-1486) kondotiero de Florenco
  • Herkulo la 1-a d'Este (1431-1505)
  • Roderic Llançol de Borja (1431-1503)
  • Giovanni Battista Cybo de Mari (1432-1492)
  • Lucrezia Landriani (1440-1510)
  • Galeotto Manfredi (1440-1488) itala kondotiero
  • Laurentius Abstemius (1440-1508) itala bibliotekisto
  • Pietro Marso (30.10.1441-30.12.1511) itala sacerdoto kaj humanisto
  • Renato de' Pazzi (1442-1478) itala politikisto
  • Francesco Salviati (arkiepiskopo) (1443-1478)
  • Giovanni la 2-a Bentivoglio (1443-1508) Bolonja reganto
  • Giuliano della Rovere (1443-1513)
  • Galeazzo Maria Sforza (1444-1476)
  • Francesco de' Pazzi (1444-1478) itala bankisto kaj politikisto
  • Pietro Riario (1445-1474) itala kardinalo kaj nevo de la papo Siksto la 4-a
  • Antonio Urceo Kodro (1446-1500) itala humanisto
  • Lorenzo de Mediĉo (1449-1492)
  • Antonio Maffei da Volterra (1450-1478) itala presbitero
  • Giovanni Battista da Montesecco (1450-1478) itala kondotiero
  • Giuliano de' Medici (1453-1478) itala politikisto
  • Anĝelo Policiano (1454-1494)
  • Antonio Maria Ordelaffi (1460-1504) reganto de Forlì
  • Francesco la 5-a Ordelaffi (1461-1488) itala nobelulo
  • Raffaele Riario (1461-1521) itala kardinalo
  • Pino la 3-a Ordelaffi (1461-1488) itala kondotiero kaj reganto de Forlì
  • Katerina Sforza (1463-1509)
  • Sinibaldo la 2-a Ordelaffi (1467-1480) reganto de Forlì
  • Cezaro Borgia (1475-1507)
  • Ottaviano Riario (1479-1523) itala katolika episkopo
  • Cesare Riario (1480-1510) itala katolika arkiepiskopo
  • Astorre la 3-a Manfredi (1485-1502) senjoro de Faenza
  • Francesco Riario-Sforza (1487-1546) itala katolika episkopo
  • Paolo Bonoli (1630-1670) itala historiisto
  • Ludwig von Pastor (1854-1928) germana historiisto kaj diplomato

Referencoj

redakti
  NODES
Idea 1
idea 1