Gstaad
Gstaad estas vilaĝo en la Bernaj Alpoj ( Berner Oberland) en Svislando. Ĝi situas je altitudo de 1050 m kaj apartenas al la komunumo Saanen. Gstaad estas konata kiel unu el la plej ekskluzivaj vintraj sportejoj en la mondo, altirante famajn artistojn kaj aliajn famulojn el la tuta mondo.
Senaŭta zono
redaktiLa vilaĝcentro de Gstaad, la tielnomita promenejo, estas plejparte senaŭta zono ekde 1998, kie la trafiko estas direktita tra pretervoja tunelo. Estas multaj ekskluzivaj butikoj, restoracioj kaj hoteloj sur la promenejo. La plej granda nuntempe funkcianta hotelo, Gstaad Palace, kiu malfermiĝis en 1913.
Eventoj
redaktiKelkaj regule revenantaj eventoj en Gstaad estas interalie la tenisa turniro, la plaĝa flugpilka mondĉampioneco, Cartier Polo Silver Cup aŭ la "Yehudi Menuhin-festivalo". En Gstaad okazis ankaŭ la Mondĉampioneco de Stranda Volejbalo de 2007.
Lernejoj
redaktiEstas du loĝlernejoj proksime de Gstaad. La Le Rosey Institute, nomita la "lernejo de reĝoj", ofertas kaj bazan kaj mezgradan edukadon kaj la John F. Kennedy School kiu situas ĵus plej proksime al Gstaad en Saanen ofertas sole bazan edukadon. Ambaŭ estas privataj lernejoj.
Filmoj
redaktiParto de la Hollywood-filmo "Return of the Pink Panther" kaj la Bollywood-filmo "The Unkidnapped Bride" estis filmitaj en Gstaad.
Turismejo prestiĝa
redaktiGstaad estas konsiderata unu el la plej prestiĝaj vintraj fericentroj, vizitata de reĝoj, filmsteluloj kaj grandaj komercistoj.
Ĉiuj domoj estas konstruitaj en stilo de montaraj kabanoj (fr. chalet), kio donas specialan ĉarmon al la tuto. En Gstaad troviĝas kelkaj skiejoj. Estas multaj ekskluzivaj butikoj, restoracioj kaj hoteloj sur la promenejo, kie multaj elstaraj homoj pasigas siajn feriojn.
Famaj vizitantoj en Gstaad (ekzemploj)
redaktiReĝaj familioj
- Reĝo Charles la 3-a (Britio)
- Princino Diana (Britio)
- Reĝo Juan Carlos la 1-a (Hispanio)
- Princino Sofia (Hispanio)
- Princo Reinier (Monako)
Internacia politiko
- Kofi Annan (Unuiĝintaj Nacioj)
- Margaret Thatcher (iama ĉefministro de Britio)
Muzika mondo
- Michael Jackson
- Yehudi Menuhin
- Robbie Williams
- Paul McCartney kun sia tiama edzino Linda McCartney
- Madonna
- Shania Twain
Filmmondo
Eksteraj ligiloj
redakti(de, en) www.gstaad.ch
(de) Promis, Prinzen, Privatiers. En: FAZ.net., la 25-an de januaro 2024 (raportaĵo)