György Kerényi
György Kerényi [djordj kerEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerényi György estis hungara komponisto, korusestro, redaktoro, muziklerneja instruisto.
György Kerényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1902 en Csorna |
Morto | 30-an de decembro 1986 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 23/2-2-53 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
György Kerényi [1] naskiĝis la 9-an de marto 1902 en Csorna, li mortis la 30-an de decembro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Kerényi akiris filozofian kaj muzikan diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány, respektive en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo en 1925. Lia muzika majstro estis Zoltán Kodály. Post siaj studoj li instruis en muziklernejo en Győr, gvidis korusojn, kontribuis en la loka gazeto, fine li kolektis popolkantojn. Ekde 1930 li vivis en Berlino, respektive en Romo helpe de stipendioj. Hejmenveninta en 1933 li redaktis muzikan revuon, ekde la sekva jaro ankaŭ kolektis popolkantojn kaj laboris en muzikscienca instituto ĝis 1970. Li partoprenis en redaktadoj de pluraj lernolibroj pri muziko.
Elektitaj komponaĵoj
redakti- Márk passió, A séta 200 bicinium, Gyermekkarok (1928)
- Kilenc leánykar (1929, 1939)
- Kétágú síp (1934)
Elektitaj muzikaj kontribuoj
redakti- A magyar jambus-dallamok ritmusa (disertaĵo, 1925)
- Elsüllyedt falu a Dunántúlon (1936)
- A regős ének magja (1953)
- Megy a kosár (1957)
- Zsidó zene, magyar népzene (1969)
- Kodály és Berzsenyi (memorlibro, 1976)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto (2005)
- nomo de muziklernejo ekde 1990 [1] Arkivigite je 2019-06-04 per la retarkivo Wayback Machine