György Martonfalvi Tóth

György Martonfalvi Tóth [djordj tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martonfalvi Tóth György estis hungara kalvinana altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Mártonfalvi.

György Martonfalvi Tóth
Persona informo
Naskiĝo en 1635
en Kézdimartonfalva (Transilvanio)
Morto la 23-an de aprilo 1681
en Hungario Debrecen (Transilvanio)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo György Martonfalvi Tóth
Okupo
Okupo poeto
kalvinana pastro
teologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memortabulo pri György Martonfalvi Tóth

György Martonfalvi Tóth[1] naskiĝis en 1635 en Kézdimartonfalva (Transilvanio, nuntempe Mărtineni en Rumanio), li mortis la 23-an de aprilo 1681 en Debrecen (Transilvanio, nun en Hungario).

Biografio

redakti

György Martonfalvi Tóth komence lernis en sia naskiĝloko, poste en pluraj lernejoj en Transilvanio, pli poste helpe de stipendio de Apafi la 1-a li studis en universitatoj de Utrecht (1655), Oxford (1656), Leiden (1657) kaj Franeker. Li doktoriĝis el teologio en Franeker en 1659. Hejmenveninta li ekinstruis en la kalvinana kolegio de Várad, sed en 1660 la turkoj okupis la urbon, tial la restinta kolegio rifuĝis al Debrecen, kie daŭriĝis la instruado. (Tiutempe la kolegio estis laŭ nuna senco altlernejo.) En 1664 Martonfalvi iĝis kolegiestro (rektoro), post 2 jaroj li ricevis nobelecon de Apafi.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Perpetuis Erotematibus, Objectionibus, Exemplis, Ungarico idomate & Usu ita resoluti & illustrati… (1658)
  • Examen Logicum Vndecîm Decabivs Absolvtvm; In quo praecepta quaedam Logica Keckermanni, Vendelini, Bisterfeldii & aliorum quorundam, examinantur... (1664)
  • Orthodoxa Diatribe, De Hodierna famosa peccatorum Paresi, seu Piorum V. T. plenissima peccatorum remissione (1673)
  • Czafolo Theológiája: Mellyet Amesius és Vendelinus szerint írt azoknak kedvekért, a kik az igaz Theologiát, és Vallást, hamar kévánnyák meg-tanúlni... (1679)
  • Szent Historija. Mellybe azokat a dolgokat, a mellyek ez világnak Teremtésetül fogván a Sz. Irásban megirattattanak az időkben megkülömbeztetésével és az esztendőknek meg-jedzésevel... (1681)

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo en Debrecen (1994)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  NODES