György Révész (kuracisto)
György Révész [djordj rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész György estis hungara kuracisto, profesoro, otorinolaringologo, oficiro.
György Révész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1915 en Kaposvár |
Morto | 23-an de decembro 1986 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd, 18. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Erzsébet (–1940) |
Familio | |
Edz(in)o | Zsuzsa Hollán |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
György Révész [1] naskiĝis la 26-an de marto 1915 en Kaposvár. Li mortis la 23-an de decembro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Révész akiris medicinan diplomon en Universitato Erzsébet en Pécs en 1940, sed post siaj studoj li laboris en Budapeŝto en diversaj hospitaloj. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en Malsanulejo Rókus. En 1951 li aliĝis al la hungara armeo kiel kuracisto. Iom poste li atingis la rangon subkolonelo en la armea hospitalo. En 1963 li kandidatiĝis. En 1967 li estis nomumita katedrestro en kliniko de Universitato Semmelweis. En 1975 li iĝis institutestro. Li enkondukis la mikrokirurgion en laringaj malsanoj. Li ricevis plurajn premiojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Fül-, orr-, gégegyógyászat (1973) - studenta lernolibro
- Fül-, orr-, gégebetegségek (1978) - studenta lernolibro