Gyula Szentiványi
Gyula Szentiványi [djula sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Gyula estis hungara arthistoriisto, ĵurnalisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Schmidt [ŝmit], lia pseŭdonimo estis Pálmai Gyula.
Gyula Szentiványi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schmidt Gyula |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1881 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de majo 1956 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 3/2-1-72 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto instruisto ĵurnalisto restorer (en) |
Gyula Szentiványi[1][2] naskiĝis la 7-an de januaro 1881 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de majo 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Szentiványi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro. Inter 1897-1903 li estis ĵurnalisto, poste li havis postenon en ministerio pri Religio kaj Eduko. Inter 1907-1910 li esploris arthistorion, poste inter 1910-1915 li denove estis ĵurnalisto en Szeged. Inter 1916–1934 li estis sekretario, ĉefsekretario de Belarta Muzeo (Budapeŝto), poste li laboris en komisiono pri historiaj monumentoj ĝis la emeritiĝo. Li ankaŭ restaŭris, ilustris librojn kaj instruis en Hungara Reĝa Desegnista Edukejo.
Liaj kontribuoj (elekto)
redakti- A magyar képzőművészek lexikona (kune kun János Szendrei, 1-a volumo, 1915), lia ĉefverko, li kolektis ĝismorte materialojn por la leksikono
- Perger János, festő (artikolo, 1905)
- A két Szále (artikolo, 1921)
- Barabás Miklós művészete (monografio, 1927)
- Székely Bertalan és művészete (artikolo, 1935)
- Egy pesti festő a párizsi kommünben (artikolo, 1945)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-12-25 per la retarkivo Wayback Machine