Hahót
Hahót estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Nagykanizsa.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 39 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.648/16.9208
- Loĝantaro: 1230
- Poŝtkodo: 8871
- Telefonprefikso: 93
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Zalaegerszeg-Nagykanizsa, sude de Zalaegerszeg. La lasta urbo kaj Nagykanizsa troviĝas po 25, Pacsa 14 km-ojn. Hahót estas nekutime 6 km-ojn longa laŭ la ĉefvojo.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam en la ferepoko, baldaŭe romianoj kaj avaroj vivis tie. La vilaĝo estis unuafoje menciita en 1234 en formo Haholt. La mezepokan benedikta abatejon fondis Arnold comes je estimo al martirino Sankta Margareta. En la abatejo estis skribita la kodekso de Hahót (111 folioj). Ĝi estas la dua mesolibro verkita en Hungario, ĝi nun troveblas en Zagrebo, en la episkopa arkivo. Dum la historio du apudaj vilaĝoj formiĝis: Suba kaj Supra Hahót, kiuj en 1901 unuiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, kuracejo, apoteko, interretejo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Margareta de Antioĥio el la 18-a jarcento
- baroka kapelo omaĝe al Maria el la 19-a jarcento
- tutlanda turista vojeto
Famuloj
redakti- En Hahót naskiĝis ĉefabato Krizosztom Kelemen.
- En Alsófakos (ekstera apartenaĵo de Hahót) mortis juristo Imre Krajner.
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] Arkivigite je 2006-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2017-04-19 per la retarkivo Wayback Machine