Harald Sverdrup (oceanografo)
Harald Ulrik SVERDRUP (15a de Novembro 1888 – 21a de Aŭgusto 1957) estis norvega oceanografo kaj meteologo kiu faris nombrajn gravajn teoriajn malkovrojn en tiuj kampoj. Laborinte en Bergen kaj en Leipzig li estis la scienca direktoro de la nordpolusa ekspedicio de Roald Amundsen pere de la ŝipo Maud el 1918 al 1925. Liaj mezuroj de profundecoj, tajdaj marfluoj, kaj tajdaj altigoj en la ampleksaj ĉekontinentaj areoj de la Orientsiberia Maro ĝuste priskribis la propagadon de tajdoj kiel ondoj de Poincare. Reveninte el tiu longa ekspedicio esplorante la ĉekontinentajn marojn norde de Siberio, li iĝis la proparolanto pri meteologio ĉe la Universitato de Bergen en Norvegio.[1]
Harald Sverdrup | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1888 en Sogndal |
Morto | 21-an de aŭgusto 1957 (68-jaraĝa) en Oslo |
Lingvoj | norvega |
Ŝtataneco | Norvegio Usono |
Alma mater | Universitato de Oslo Universitato de Lepsiko |
Familio | |
Patro | Edvard Sverdrup (en) |
Frat(in)oj | Mimi Sverdrup Lunden (en) , Einar Sverdrup (en) kaj Leif J. Sverdrup (en) |
Okupo | |
Okupo | oceanografo meteologo universitata instruisto |
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-05. Alirita 2017-02-19 .