Harry Hamlin
Harry ROBINSON HAMLIN (naskita la 30an de oktobro 1951, en Pasadeno, Kalifornio) estas usona aktoro plej konata pro sia rolo en la NBC-serio L.A. Law, kie li ĉefrolis de 1986 ĝis 1991. En 1987, revuo People nomis Hamlin la "Sexiest Man Alive" (Plej seksa viro vivanta) [1][2].
Harry Hamlin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Harry Hamlin | ||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1951 (73-jaraĝa) en Pasadena | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Yale Flintridge Preparatory School (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Lisa Rinna (mul) (1997–) Nicollette Sheridan (1991–1993) Laura Johnson (mul) (1985–1989) vd | |
Amkunulo | Ursula Andress (1979–1983) vd | |
Infanoj | 3 | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro filmproduktoro teatra aktoro televida aktoro voĉaktoro vd | |
Aktiva dum | 1976– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kariero
redaktiHamlin studentiĝis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, Kalifornio. La unua filmo en kiu li aperis estis la komedio Movie Movie el 1978. Por ĉi tiu rolo li estis nomumita por la Premio Ora Globo al la Plej bona Juna Aktoro en 1979. En la fantazia filmo Clash of the Titans (1981) li ludis la rolon de Perseo kune kun Laurence Olivier [3]. En la filmdramo Making Love (1982) li aperis en pli granda rolo kune kun Michael Ontkean kaj Kate Jackson.
De 1986 ĝis 1991 li ludis la rolon de Michael Kuzak en la televidserio L.A. Law, por kiu li denove estis nomumita por Ora Globo en 1988, 1989 kaj 1990 [4]. En 1987, revuo People premiis al li la premion Sexiest Man Alive. Tio estis sekvita per pluraj ĉefroloj kiel ekzemple en la televidaj filmoj Sensual Deception (1990), Deadly Intentions (1991), Quarantine (2000) kaj Lies, Sex and Passion (2001). Lia lasta grava rolo ĝis nun estis kiel Aaron Echolls en la televidserio Veronica Mars de 2004 ĝis 2006.
De 2013 li akceptis la rolon de Jim Cutler en la AMC- serio Mad Men [5].
Persona vivo
redaktiHamlin havas filon (naskita 1980) kun aktorino Ursula Andress ; Ili ambaŭ renkontis filmante Clash of the Titans. Li estis edziĝinta al Laura Johnson de 1985 ĝis 1989 kaj al Nicollette Sheridan de 1991 ĝis 1993. Ekde la 29-a de marto 1997, li estas en sia tria geedziĝo kun la aktorino Lisa Rinna, kun kiu li havas du filinojn (* 1998, * 2001). La pli juna filino Amelia Gray estas konata modelo.
Filmaro (elekto)
redakti- 1978: Movie Movie
- 1979: Studs Lonigan (miniserio, tri episodoj)
- 1981: King of the Mountain
- 1981: Clash of the Titans
- 1982: Making Love
- 1983: Blue Skies Again
- 1984: Master of the Game (miniserio, drei episodoj)
- 1985: James A. Michener’s Space (miniserio)
- 1986–1991: L.A. Law (miniserio, 105 episodoj)
- 1988: Favorite Son (miniserio)
- 1989: Dinner at Eight (filmo)
- 1990: Deceptions (filmo)
- 1991: Deadly Intentions … Again? (filmo)
- 1993: Save Me
- 1993: Under Investigation
- 1996: One Clean Move
- 1997: Badge of Betrayal (filmo)
- 1998: Frogs for Snakes
- 1999: Like Father, Like Santa (filmo)
- 1999: The Nanny (miniserio)
- 1999: Silent Predators (filmo)
- 2000: Quarantine (filmo)
- 2001: Sex, Lies & Obsession (filmo)
- 2002: L.A. Law: The Movie (filmo)
- 2002: Disappearance (filmo)
- 2004–2006: Veronica Mars (miniserio, 12 episodoj)
- 2008: Strange Wilderness
- 2009: Harper’s Island (miniserio, 2 episodoj)
- 2012–2014: Shameless (miniserio, 8 episodoj)
- 2013–2014: Mad Men (miniserio, 15 episodoj)
- 2014: Law & Order: Special Victims Unit (miniserio, 2 episodoj)
- 2015: Glee (miniserio, 4 episodoj)
- 2016: Rebirth
- 2017: Law & Order True Crime (miniserio, 2 episodoj)
- 2017–2018: Shooter (miniserio, 3 episodoj)
- 2018: No Alternative
- 2023: Mayfair Witches (miniserio)
Referencoj
redakti- ↑ Harry Hamlin - Biography. The Biography Channel. Arkivita el la originalo je 2015-04-13. Alirita 2015-04-09 .
- ↑ Biography for Harry Hamlin. Alirita June 18, 2017 .
- ↑ Who's a better perseus: harry hamlin or sam worthington?. Arkivita el la originalo je July 29, 2017.
- ↑ Harry Hamlin Signs With Paradigm (Exclusive) (angle) (September 6, 2013). Alirita November 14, 2019 .
- ↑ "Emmys 2013: The Complete List of Winners". Time (in angla usona). September 22, 2013. ISSN 0040-781X. Retrieved September 28, 2022.