Henriko la 6-a, Parto 2

teatraĵo de Vilhelmo Ŝekspiro pri la reĝo Henriko la 3-a de Anglio

Henriko la 6-a, Parto 2 estas la dua parto de trilogio de historiaj dramoj de William Shakespeare dediĉita al la regotempo de la reĝo Henriko la 6-a (Anglio) kaj al la Militoj de rozoj.

The Second Part of King Henry the Sixth
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo frua moderna angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1623
Ĝenro historidramo
vdr

Henriko la 6-a, Parto 2a estas ofte referencata kiel 2a Henriko la 6-a.

Dum Henriko la 6-a, Parto 2a temas pri la malkapablo de la reĝo antaŭ la kverelemo de siaj nobeloj kaj la maleviteblo de armita konflikto kaj Henriko la 6-a, Parto 3a temas pri la hororo de tiu konflikto, Henriko la 6-a, Parto 1a temas pri la perdo de la francaj teritorioj kaj la politikaj manovradoj kiuj kondukis al la Militoj de rozoj.

Kvankam la trilogio pri Henriko la 6-a eble ne estis verkita en kronologia ordo, la tri teatraĵoj estas ofte kungrupigitaj kun Rikardo la Tria por formi tetralogion kiu kovras la tutan epokon de la Militoj de rozoj, el la morto de Henriko la 5-a en 1422 ĝis la enpovigo de Henriko la 7-a en 1485. Estis la sukceso de tiu sekvenco de teatraĵoj kio firme establis la reputacion de Shakespeare kiel dramaturgo.

Iel Henriko la 6-a, Parto 2 estas la plej bonkvalita el la teatraĵoj de Shakespeare.[1] Ĝi estas ankaŭ la tragedio kun plej granda nombro de roluloj.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Henriko la 6-a estis trompita por ke li edziĝu al Margaret, amanto de la Grafo de Suffolk, kiu esperas regadi tra ŝia influo. Estas granda malfacilaĵo en la intencoj de Suffolk, nome la nobela Lord Protector, kiun li ordonas murdi. Malkovrinta tiun perfidon, Henriko haltigas Suffolk, sed sen la Lord Protector la juna reĝo devas fronti sian plej grandan defion: tuja enlanda milito kaj pliiĝanta minaco fare de la Dinastio York.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Strukturo

redakti
  1. Taylor (2003: 32–39)
  NODES