Henriko la 8-a (Anglio)

(Alidirektita el Henriko la 8-a)

Henriko la 8-a (de Anglio) (28-a de junio 1491 en Greenwich; 28-a de januaro 1547 en Londono) estis reĝo de Anglio ekde la 22-a de aprilo (la kronado okazis la 24-an de junio) 1509 ĝis sia morto la 28-an de januaro 1547. Li iĝis en 1542 ankaŭ reĝo de Irlando, kiun li antaŭe regis kiel Lordo.

Henriko la 8-a
Reĝo de Anglio
Henriko la 8-a, pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa
Henriko la 8-a, pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa
Regado 1509-1547
Antaŭulo Henriko la 7-a
Sekvanto Eduardo la 6-a
Kronado 24-a de junio 1509
Persona informo
Henry VIII
Naskiĝo 28-an de junio 1491 (1491-06-28)
en Palace of Placentia
Morto 28-an de januaro 1547 (1547-01-28) (55-jaraĝa)
en Palaco Whitehall
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kapelo de Sankta Georgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio AnglikanismoKatolika Latina Eklezio vd
Lingvoj anglaitalafrancalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Henriko la 8-a (Anglio)
Familio
Dinastio Tudoroj vd
Patro Henriko la 7-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeto de Jorko Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elizabeth Tudor (mul) Traduki, Margaret Tudor, Mary Tudor, Katherine Tudor (en) Traduki, Edward Tudor (en) Traduki, Arthur Tudor kaj Edmundo Tudoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catherine Parr (1543–1547)
Catherine Howard (1540–1542)
Anna de Kleve (1540–1540)
Jane Seymour (1536–1537)
Anne Boleyn (1533–1536)
Katerino de Aragono (1509–1533) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Elizabeth Blount
Jane Popincourt (en) Traduki
Anne Bassett (en) Traduki
Elizabeth Carew (en) Traduki
Margaret Shelton (en) Traduki
Elizabeth Stafford, Countess of Sussex (en) Traduki
Joan Dingley (en) Traduki
Mary Boleyn (en) Traduki
Anne Stafford, Countess of Huntingdon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maria la 1-a
 ( Katerino de Aragono)
mortnaskita filo Tudor
 ( Anne Boleyn)
Henriko, duko de Kornvalo (1534)
 ( Anne Boleyn)
mortnaskita filino Tudor (1518)
 ( Katerino de Aragono)
Catherine Carey (en) Traduki
 ( William Carey (mul) TradukiMary Boleyn (en) Traduki)
Richard Edwardes (en) Traduki
 ( Agnes Edwards (en) Traduki)
Ethelreda Malte (en) Traduki
 ( Joan Dingley (en) Traduki)
Thomas Stukley (en) Traduki
 ( Hugh Stucley (en) TradukiJane Pollard (en) Traduki)
Henriko, duko de Kornvalo (1514)
 ( Katerino de Aragono)
Henry Carey, 1st Baron Hunsdon (en) Traduki
 ( William Carey (mul) TradukiMary Boleyn (en) Traduki)
Henry Fitzroy
 ( Elizabeth Blount)
Henriko, duko de Kornvalo (1513)
 ( Katerino de Aragono)
Elizabeto la 1-a
 ( Anne Boleyn)
Henriko, duko de Kornvalo (1511)
 ( Katerino de Aragono)
Eduardo la 6-a
 ( Jane Seymour)
mortnaskita filino Tudor (1510)
 ( Katerino de Aragono) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Fernando la 2-a de Aragono (bopatro)
Johano de Aragono kaj Kastilio (bofrato)
Filipo la 1-a (bofrato)
Jakobo la 5-a (nevo)
Maria Stuart (pranevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko (1509–1547)
komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Reganto de Irlando
Dum 1509-1541 Lordo de Irlando
1541-1547 Reĝo de Irlando
Antaŭulo Henriko la 7-a
Sekvanto Eduardo la 6-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la dua filo de reĝo Henriko la 7-a kaj Elizabeta de Jorko. Li iĝis Princo de Kimrio post morto de sia frato Arthur Tudor. Li edzinigis la vidvinon de sia frato, Katerino de Aragono, kun permeso de la papo. Ŝi naskis por li du filojn kiuj abrupte mortis kaj la filinon Maria la 1-a (28-a de februaro 1516 - † 17-a de novembro 1558).

Li esprimis sian vidpunkton en libro kontraŭ la reformacio de Luther, pro kio la papo honoris lin kiel „defendanton de la kredo” (defensor fidei). Ĉar Luther esprimis ofendan respondon, li iĝis ĝismorta malamiko de Luther.

Ĉar Katerino ne povis naski la necesan viran tronposteulon, Henriko postulis divorcon, apogate per juĝo de Stephen Gardiner, kiu la geedziĝon deklaris dekomence malvalida. La papo Klemento la 7-a rifuzis konsenti pri tio, ĉar li estis sub premo de nevo de Katarina, imperiestro Karlo la 5-a. Post tio Henriko pretendis la gvidpovon por la krono super la eklezio en Anglio kaj eliris de la katolika eklezio. Per la gvidpova akto de 1534, Henriko kreis la anglikanan eklezion, kies ĉefulo estas ekde tiam ĉiam la angla reĝo (aŭ reĝino). Tiam li konfiskis la posedojn (jarojn 1536-1539) de la katolika eklezio, kaj disdonis ilin al la riĉa burĝaro kaj nobeloj. Li persekutis katolikajn kredantojn, tiel ke li ekzekutis la kancelieron Thomas More, la humanisman episkopon de Rochester, John Fisher kaj multajn aliajn.

En la komencaj jaroj de sia regado, je konsilo de kardinalo Thomas Wolsey, li partoprenis en la milito inter la francoj kaj habsburgoj je la flanko de ĉi-lastaj. Dum la foresto de Henriko, kiu en Francio gvidis militiron, la tria princo de Norfolk, Thomas Howard venkis la skotlandan reĝon Jakobon la 4-an (kiu planis invadon de Anglio), en la Batalo de Flodden Field.

Dum lia regado estis subskribita la Leĝo pri Unuiĝo de 1536, kiu metis Kimrion sub la regpotencon de Anglio, tiel ke la unuaj kimroj aperis en la angla parlamento en 1542.

La edzinoj

redakti

Li (fi)famiĝis pro siaj 6 edzinoj.

  1. Katerino de Aragono, filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio - ili divorcis
  2. Anne Boleyn (1533) – Ŝi naskis nur filinon (Elizabeto la 1-a (7-a de septembro 1533 - 24-a de marto 1603). Ŝi estis senkapigita pro falsaj akuzoj je kokrado (malfideleco).
  3. Jane Seymour, naskis malsanan filon Eduardo la 6-a (12-a de oktobro 1537 - 6-a de julio 1553). Ŝi mortis iom post la nasko.
  4. Anna de Kleve, germana protestantino perita de Thomas Cromwell. Henriko konis ŝin nur pere de pentraĵo kiun li ŝatis, sed li seniluziiĝis pri la vivanta modelo. Ili eksedziĝis, sed Anna restis en Anglio kaj postvivis Henrikon je 10 jaroj.
  5. Catherine Howard, kuzino de Anne Boleyn, estis edzinigita nur jam en la divorca monato de 1540 (la 28-an de julio). Ĉar tiutempe la maljuna Henriko nealloge aspektis, la virino trompis lin. Ŝi estis senkapigita la 13-an de februaro de 1542.
  6. Catherine Parr, duobla vidvino (geedziĝo en 1543).

En la lastaj du geedziĝoj naskiĝis neniu infano. La ebla kaŭzo estis la trodikiĝo de Henriko kaj eble aliaj malsanoj. Lia tropezo venis post turnira akcidento en 1536, kie li suferis krurovundiĝon. Aliaj sciencaj fontoj asertas, ke li suferis je skorbuto pro nesufiĉa manĝo de plantaj nutraĵoj. Li havis eĉ rulseĝon.

Henriko mortis en 1547 en Londono kaj estis entombigita en Kastelo Windsor. Liaj tri gefiloj posteulis lin sur la trono, laŭ la testamento: Eduardo la 6-a, Maria la 1-a kaj Elizabeto la 1-a.


Henriko en filmo kaj muziko

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES