Hieronymus Gebwiler
Hieronymus Gebwiler (1473-1545) (naskiĝis en Kaysersberg, 1473 - mortis en Hagenau, en la 21-a de junio 1545) estis germana humanisto, teologo, historiisto kaj vico-kanceliero.
Hieronymus Gebwiler (1473-1545) | ||
---|---|---|
Epitome regii ac vetustissimi ortus Caroli V. (1650)
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1473 en Kaysersberg, Germanio | |
Morto | 21-a de junio 1545 en Hagenau, Germanio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | renesanca humanisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi edukiĝis en la Universitato de Bazelo en 1492, kaj en la Universitato de Parizo li ricevis siajn diplomojn pri Bakalaŭro en februaro 1493 kaj Magistro pri Artoj en 1495. Ekde 1501, li fariĝis direktoro de la fama Latina Lernejo en Selestato, kie li altiris multajn lernantojn, kiuj pli malfrue fariĝis influhavaj humanistoj, kaj inter ili troviĝis Beatus Rhenanus, Bonifacius Amerbach kaj sia eventuala sukcedinto Hans Sapidus[1].
En 1509, li translokiĝis al Strasburgo kiel direktoro de la katedrala lernejo, kaj li estis determinita igi la lernejon en la ideala klasika gimnazio. Li preterlasis la tradician prigramatikan mezepokan latinan libron "Doctrinale", de Alexander de Villa Dei, kaj adoptis novan humanisman gramatikon de Johannes Cochlaeus[2]. Gebwiler publikigis plurajn eldonojn de la Epistoloj de Horacio kaj la komedioj de Plaŭtus por uzado en la latinaj lecionoj, same kiel notitan eldonon de la komentoj pri la "Fiziko" de Aristotelo farita de la franca humanisto Jakobus Faber Stapulensis kaj eldonon de historia verko "De inventorions rerum"[3] de la itala humanisto Polidoro Vergilio[4].
Li estis kontraŭa al la Protestanta Reformo, kaj kiam la movado prenis kontrolon de Strasburgo, en 1525, li lasis sian postenon kaj fariĝis direktoro en lernejo en urbo Haguenau.
Verkoj
redakti- Theoderici Gresemundi. Carmen de Historia Violat[a]e crucis: Et eius vita - 1514
- Septem Psalmorum penitentialium brevis explanatiuncula - 1515
- Ein schöne warhafftig und hievor ungehörte hystorie des Fürstlichen stammens ... - 1521
- Concertatio haud inelegans Culsameri Lutheriani et F. Bartolom. Usingen ... 1523 Johannes Culsamer, Bartholomäus Arnoldi, Hieronymus Gebwiler
- Beschirmung des lobs und eren der hochgelobte[n] hymelischen künigin Marie ... - 1523
- In caesareae majestatis ... carmen (etc.) - Haganoae, Guilielmus Seltz - 1529
- De praesenti Clericorum tribulatione, futurorumque, Hildegardis Bingensis - 1529
- Epitome regii ac vetvstissimi ortvs Caroli V. imp. Ferdinandi regis Hungariae ac Bohemiae &c, Hieronymus Nempaeus - 1650
Literaturo
redakti- Allgemeine Deutsche Biographie
- Historical Dictionary of Renaissance
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher.
- Humanisma Biblioteko de Sélestat
- Worthpoint
- Universitato de Jena[rompita ligilo]
- CERL Thesaurus
- Grundrisz zur Geschichte der deutschen Dichtung aus den Quellen: Bd. Das Mittelalter
Vidu ankaŭ
redakti- Beatus Rhenanus (1485-1547)
- Jakob Wimpfeling (1450-1528)
- Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510)
- Hans Sapidus (1490-1561)[1]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 CERL Thesaurus
- ↑ Personensuche
- ↑ Pri la elpensoj de aferoj.
- ↑ Enciclopedia Italiana